FANDOM


Familio Zamenhof
Felikso Zamenhof

Parencaro de L. L. Zamenhof,
la iniciatinto de Esperanto

Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
(ĉiu ŝtupo de la listo egalas al unu generacio)


Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof.

Felix ZAMENHOF (6-a de novembro 1868 en Bialystok9-a de decembro 1933 en Varsovio) (esperantigo Felikso ZAMENHOF, uzis pseŭdonimon FeZZef; laŭ iuj indikoj origine nomiĝis Fabian kaj lia mortojaro iom malsamas de la ĉi-suba) estis pola farmaciisto kaj frato de L. L. Zamenhof.

Estis varmkora amiko de la orfoj. Unu el la unuaj en la familio de Z, kiu lernis E-n. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de E havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo.

F. Z helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en „La E-isto“ (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, ĉefe en „La Revuo“, „Ondo de E“, „Pola E-isto“, L. M.

Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis la poemon „La Homa Doloro“. Du poemoj ankaŭ en „Fund. Krestomatio“.

Eksteraj ligiloj Edit

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
pl:Feliks Zamenhof

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki