La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

thumb|right|250px|Kovrilo de la albumo. Fek al Esperanto estas la unua albumo de la Pafklik. Ĝi aperis en decembro 2008.
Fek al Esperanto estas ankaŭ la titolo de 2 kantoj en la albumo. Tiuj 2 kantoj havas preskaŭ la samajn tekstojn, unu estas rokversio kaj la alia G-funka versio.

Tiu albumo estas la unua albumo de hiphopo en esperanto. Ĝi estis registrita en la studio de Vinilkosmo en Tuluzo, kaj la tekstoj estis korektitaj kaj reviziitaj. La kantoj estis verkitaj de Platano kaj Katakana, muziko estis produktita de Katakana krom la jenaj instrumentaroj: Forkapta Operaco, Fek al Esperanto, La Povo, Fek al Esperanto (G-funka versio).
La disko daŭras 52min.12.

Enhavas la albumo ankaŭ la instrumentaj mp3-versioj de 14 titoloj por karaokeo.


Titoloj[]

  1. Eniro (Kio estas nov')
  2. Gangstero Esperantista
  3. Forkapta Operaco
  4. Nur restas tri tagoj (interkanto)
  5. Bum bum kanabis
  6. Jen la Pafklik
  7. Facilas
  8. Fek al Esperanto
  9. Varsovia vento 93.32 (interkanto)
  10. Urbo Paranoja
  11. La Povo
  12. Komerca
  13. Katakana
  14. Tro da fungoj (interkanto)
  15. Aliĝu al Polico
  16. La Espero (interkanto)
  17. Fek al Esperanto (G-Funka versio)
  18. Fino de la mondo


Kategorio:Muzikalbumoj aperintaj en 2008 Kategorio:Hiphopaj muzikalbumoj Kategorio:Esperanto-muziko

Advertisement