Fandom

Esperanto

Fabrizio Pennacchietti

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Fabrizio PENNACCHIETTI [faBRICcjo pennakKJETti] (naskita la 14-an de decembro 1938 en Torino) estas itala filologo kaj esperantisto. Lia laborkampo estas semida filologio.

Pennacchietti studis ĉe la Beletra Fakultato en Torino kaj "Scuola Orientale" de la universitato de Romo. Tie li doktoriĝis en 1963 per disertacio pri semida lingvistiko. Li plustudis semidistikon ĉe la universitato de München. En novembro 1969 li ricevis instru-oficon pri Semida Filologio ĉe la universitatoj de Torino kaj de Venecio. De 1969 ĝis 1974 li deĵoris kiel ĝenerala sekretario de la Iraka-Itala Instituto pri Arkeologio en Bagdado. En januaro 1976 li estis nomumita eksterorda profesoro pri hebreaj lingvo kaj literaturo ĉe la universitato de Venecio. En novembro 1979 li estis vokita kiel orda profesoro pri semida filologio al la universitato de Torino.

Li estis ĉefredaktoro de la scienca revuo "Oriens Antiquus" (Romo) de 1977 al 1981. Li estas prezidanto de la instrufako pri orientaj lingvoj kaj literaturoj ĉe la Beletra kaj Filozofia Fakultato kaj membro de la komisiono por la projekto "Erasmus" de la sama fakultato. Li estas membro de "Istituto per l'Oriente" (Romo) kaj de la "Società Italiana di Glottologia".

Pennacchietti estas esperantisto kaj estis membro de la Akademio de Esperanto. Li estas membro de Akademio Comenius, fonda membro de AIS, ties multjara senatano kaj ekde 2008 prezidanto.

(Parto de la ĉi-supra biografieto estas el ISD.)it:Fabrizio Angelo Pennacchietti ro:Fabrizio Pennacchietti

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki