FANDOM


Eugenia MORARIU (naskiĝis la 28-an de marto 1903 en Kassa, Hungario (nun Košice, Slovakio); mortis komence de januaro 1977 en Cluj, Rumanio) estis rumana esperantistino kaj ŝtata oficistino.

De 1923 ĝis 1928 ŝi estis sekretariino de Esperanto-Klubo en Cluj (Kolozsvár). De januaro 1927 ŝi estis sekretariino de UEA por Rumanujo kaj sekretariino de EIR.

Ŝi lernis Esperanton kune kun sia frato Tiberio Morariu en 1921, en kurso de Andreo Cseh, kaj restis aktiva en la Movado dum la resto de sia vivo. Ŝiaj tradukoj el la rumana literaturo aperis interalie en Heroldo de Esperanto, La Espero kaj en Rumana antologio (1983).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki