FANDOM


ETERNE RIMA estas hiphopo-projekto de unu persono, kies nomo estas Igor Wasilewski (japana nomo: Washirei Goro). Eterne Rima naskiĝis en Pollando, sed li vivas en Japanio. Li estas en Esperantio ekde la jaro 2000, do pasis jam 8 jaroj de lia esperantisteco. En la jaro 2000 li registris demo-albumon "Por miaj gefratoj". Dum 8 jaroj estis silento ĉefe pro mankanta tempo, sed komence de la jaro 2009 Eterne Rima revenas kun nova muziko kaj novaj tekstoj.

La karakterizaĵo de la muziko de Eterne Rima estas tia, ke ĉiuj tekstoj estas verkitaj ĉiam kaj entute en Esperanto. Komence la ĉefaj temoj de la tekstoj estis laŭdo de Esperanto kaj ĝia internacia rolo, krom tio senkompata kritiko de "mokantoj kaj kontraŭuloj" kaj ankaŭ eternaj komencantoj. Tion oni povas aŭdi en "Venas Novaj Tempoj" kaj "Vera Senc'". Tamen ekde la produktaĵo "Mia Loko" Eterne Rima decidis uzi Esperanton nur kiel lingvan ilon por trakti la repatajn temojn, sen pritrakti la aferojn de Esperantio. Tial en la pli novaj produktaĵoj la temo de Esperantio kaj esperantistoj ne plu aperas. Uzante Esperanton Eterne Rima celas montri, ke Esperanto estas bela lingvo kaj glate fluas en repataj tekstoj.

Eterne Rima 2000 (ekzemplaj produktaĵoj) Edit

  • Ĉi Tie Regas Ni
  • El Profundego De L'infer'
  • Vivi Povre
  • Ni Batalos

Eterne Rima 2009 (novaj produktaĵoj) Edit

  • Venas Novaj Tempoj
  • Batas La Kalkan'
  • Vera Senc'
  • Mia Loko
  • Kontraŭ Vi
  • Ne Lasu Ŝin Enui
  • Elspezoj
  • Oro Kaj Poluro
  • Oro Kaj Poluro (Remikso)
  • Ŝia Ĉiel'
  • Reĝo De La Strat'

Muzika stilo Edit

En decembro 2008 Eterne Rima malfermis siajn retejojn en MySpace kaj Ipernity (vidu ligojn). La unuaj 3 muzikaĵoj tie prezentitaj ("Venas Novaj Tempoj", "Batas La Kalkan'" kaj "Vera Senc'") estis komponitaj kaj produktitaj en tradicia stilo de hiphopo kun rapideco de iom pli ol 90 BPM. Tamen ekde la produkto de "Mia Loko" Eterne Rima elektis konkretan stilon, nome Crunk kaj Dirty South (la dua nomata ankaŭ Southern Hip Hop - sudstila hiphopo). Muzika stilo transformiĝis kaj rapideco de la kantoj malatiĝis ĝis ĉirkaŭ 70 BPM. Ekzemploj de tiu konkreta stilo estas "Mia Loko", "Kontraŭ Vi" aŭ "Ne Lasu Ŝin Enui". "Elspezoj" estas tipa reprezentanto de la stilo Esperanto Crunk.


Eksteraj ligiloj Edit

Vidu ankaŭ:

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki