FANDOM


Dosiero:2005-04-29 estraro.jpg

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio estas la plej alta gvida organo de UEA, elektita de la Komitato de UEA. Laŭkutime oni skribas Estraro majuskle, sed estrarano minuskle.

Historia evoluoEdit

Origine la plej alta gvida organo de UEA nomiĝis Komitato, elektita de la delegitoj. Nur en 1920 la nova statuto enkondukis la dividon inter Komitato kaj Komisiono. Tiu Komisiono en 1934 ricevis la nomon Estraro.

La unua Estraro, sub nomo Komitato, havis ok membrojn, inter ili la prezidanton, vicprezidanton kaj direktoron. Ekde 1955 ekzistas, krom la prezidanto kaj vicprezidanto(j), ankaŭ ĝenerala sekretario. Krom ili Estraro povas havi tri ĝis kvin pliajn membrojn.

Taskaro Edit

Laŭ la statuto, la Estraro

  • (a) respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio;
  • (b) plenumas la decidojn de la Komitato;
  • (c) prezentas al la Komitato proponon pri la buĝeto kaj respondecas pri la financoj de UEA;
  • (ĉ) prezentas al la Komitato jarraporton pri la agado;
  • (d) informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro;
  • (e) dungas kaj maldungas la Ĝeneralan Direktoron, la Direktoron de la Centra Oficejo kaj la direktorojn aŭ gvidantojn de eventualaj aliaj oficejoj;
  • (f) nomas la Redaktoron de la revuo Esperanto;
  • (g) okazigas la Universalajn Kongresojn;
  • (ĝ) rajtas iniciati procesojn;
  • (h) kompetentas fari kontraktojn pri aĉeto, heredluo, vendo aŭ hipotekigo de registritaj posedaĵoj.

Estraranoj de UEAEdit

(en alfabeta ordo laŭ familia nomo)

En la Estraro de UEA membris jenaj personoj (bv. kompletigi jarojn kaj aldoni mankantajn personojn):

Estraranoj de UEA laŭ oficperiodojEdit


 
Estraro de UEA
Jubilea simbolo

1908-091909-111911-131913-201920-241924-281928-311931-341934-36

Ĝeneva UEA: "Provizora Komitato" de Ĝeneva UEA 1936-39Estraro de Ĝeneva UEA 1939-47

Internacia Esperanto-Ligo: IEL 1936-38IEL 1938-47

1947-501950-531953-551955-561956-591959-621962-641964-671967-691969-711971-741974-77
1977-801980-831983-861986-891989-921992-951995-981998-20012001-042004-072007-10

Flag of Esperanto Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Esperanto
EsperantoUEA

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki