FANDOM


Esperanto pli kaj pli aperas en la interreto. Laŭ studo de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche[1] la kvanto de Esperanto-teksto en la reto havis en la jaro 2000 la lokon 27 inter la latinliteraj lingvoj; tio signifas proksimume lokon 40 inter ĉiuj lingvoj. La kvanto similis al la eŭska, latva kaj litova lingvoj, kiuj havas 600.000 ĝis 3 milionojn da parolantoj kaj estis je duono de la irlanda kaj islanda lingvoj (355.000 kaj 240.000 parolantoj). La rilato inter la kvanto de anglalingva kaj esperantlingva teksto en la reto estis proksimume 47.264.700.000 al 26.795.000 vortoj (do ĉ. 1750:1).

Pri la evoluo en la jaroj 2006 kaj 2007 Ĵeromo Vaŝe faris studon sub la nomo Abako[2]. Unu el la rezultoj estis, ke Esperanto laŭkvante troviĝas inter la slovena kaj la eŭska.

Menciinde, en 1999 ekfunkciis E@I (mallongigo origine de Esperanto ĉe Interreto, poste ankaŭ de Edukado ĉe Interreto), kiu realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi la interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin.

Esperanto-retejoj Edit

Fontoj Edit

  1. Gregory Grefenstette & Julien Nioche: Estimation of English and non-English Language Use on the WWW
  2. http://www.liberafolio.org/2007/abako/


Ĉi tiu artikolo pri "Esperanto en interreto" ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanta temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki