FANDOM


Esperanto Desperado ("Esperanto Malesperado") estas internacia grupo kiu kantas ritmajn, dancigajn kaj orelfrapajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. La muzikon por la grupo plejparte verkadas Amir "AmoDeIro" Hadziahmetović(Amir Haĝiahmetoviĉ) kaj la tekstojn, krom Amiro, verkadis pluraj verkistoj. La grupo ludas miksaĵon de diversaj muzikstiloj, plejparte popolmuzikeca roko.

Ankaŭ konata kiel Espo-Despo, la grupo agadas en Danio. La membroj venas el diversaj lokoj, kiel Usono, Francio, kaj Bosnio — kaj plej laste el Pollando.

En la jaro 2000 la grupo eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kompaktan diskon, Jen venas ... broKANTAĴOJ. En la albumo plejparte estis registritaj memfaritaj kantoj, kaj kelkaj malnovaj kantoj de Amplifiki. La nomo de la albumo (kiu origine estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj. Krom AmoDeIro en la KD ludis: Thomas Crowfurd, Brian Laustsen, Helle Eble Cleary, Kim J. Henriksen - Kimo; por la dua KD "Hotel Desperado", Nis Bramsen anstataŭis drumiston Thomas CROWFURD. Sur la albumo ludis ankaŭ ĝembisto-perkutisto el Ganao Mark Dziwormu. En la komenco de 2005 la membroj decidis ĉesi kunludadon. La lasta koncerto de tiama membraro okazis en la IJK 2005. AmoDeIro akiris la rajton de la nomuzado kaj li komencis refondadon de la grupo.

En autuno 2005 Laurent Fricault iĝis nova tamburisto kaj Karl Maybach komencis ludi sur baso, trombono kaj tangentinstrumento. Dum la jaro 2006, Espo-Despo preparadis novan materialon. En la fino de la jaro al Espo-Despo aliĝas basisto Andrzej Krejniuk, kies stilo fundamente sanĝis la sonon de la bando. Tial la kantoj devis esti reregistritaj en 2007 kaj la nova albumo versajne aperos kiel sendependa eldono meze de la jaro 2008.

DiskografioEdit

  • Esperante (2009)
    1. Esperante
    2. Kiu diablo?
    3. Atentu pri kavetoj
    4. Devas io veni
    5. Libro del' destino
    6. Vivi sen vi
    7. Agento oranĝa
    8. Libere aere
    9. Amikeco
    10. Evidente
  • Hotel Desperado (2004)
    1. Ska Ritmo
    2. Ĉi nokte
    3. Ĉu vivas vi
    4. Kial
    5. Dancu
    6. Sunradio
    7. Fatalino
    8. Omaĝe al Marie Schrøder(Martin Wiese estas ĉefvoĉo.)
    9. Hotel Desperado
    10. Mi malbenas militon
    11. Ne permesas (JoMo estas ĉefvoĉo.)
    12. Filo mia
  • broKANTAĴOJ (2000)
    1. Jen venas
    2. Grava
    3. Festeno
    4. Amantino
    5. Lando de amo
    6. Espo-Despo
    7. Sola (ankaŭ troviĝas sur la kasedo "Tute negravas" (1986) de Amplifiki)
    8. En la mateno
    9. Feliĉe
    10. Am' iris for
    11. La anaso kaj la simio
    12. For!
    13. Ska virino

Eksteraj ligilojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki