La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement
Bonvolu helpi traduki la suban proponon pri Esperanto al via nacilingvo!

Membrino de Eŭropa parlamento Ljudmila Novak prezentis la 21-an de januaro 2009 al la Eŭropa Parlamento en Komitato por Kulturo sub la signo: PE 416.668v01-00 kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4:

Propono pri ŝanĝo:
4a. (nova) konstatas, ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel »lingua franca«.

Propono pri ŝanĝo:
4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj, oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.

Propono de ŝanĝo:
4.c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.

Fono[]

La originala teksto de la raporto, al kiu s-ino Novak celas aldoni mencion pri Esperanto, estas trovebla en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU ĉe http://www.europarl.europa.eu/meetdocs/2004_2009/organes/cult/cult_20090119_1500.htm sub la nomo GRACA MOURA - Multilingualism: an asset for Europe and a shared commitment


Tradukoj[]


Esperanto - a common language of communication in the EU?

Skribu al via eŭrodeputito[]

Vi povas helpi al la propono, se vi skribos al iu deputito de EP kiu anas en la Komitato por kulturo kaj edukado. Listo de tiuj deputitoj troviĝas ĉe http://www.europarl.europa.eu/activities/committees/membersCom.do?language=NL&body=CULT (vi povas ŝanĝi la lingvon de la paĝo al via preferata oficiala EU-lingvo)

Tie vi trovos kaj retpoŝtajn kaj paperpoŝtaj adresojn. Prefere skribu al vialanda deputito en via nacia lingvo. Plej bone estos skribi al la bruselaj adresoj, ĉar tie la Komitato (laŭdire?) kunsidos. Citu la daton de la propono (la 21a de januaro 2009) kaj la signon PE 416.668v01-00.

Advertisement