FANDOM


La Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet originas el la persona kolekto de Esperanto-objektoj de Cesar Vanbiervliet, esperantoparolanto kaj iama sekciestro de la registrejo de la urbo Kortrijk, Belgio. Dum la jaroj la amplekso kaj valoro de la kolekto konsiderinde kreskis, tiel ke Cesar opiniis grave havigi al ĝi sekuran ejon. Tiam venis al li la brila ideo donaci la kolekton al la urbo. La kolekto, ekde tiam (1972) nomita "Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet", estis gastigita en ĉambroj de la Kortrijka urba biblioteko, kie ĝi ankoraŭ nun estas ... kaj kreskas. La nuna mastrumanto de la Fondaĵo -ekde 1998- estas Hugo Rau. Kun pluraj aliaj volontuloj, li klopodas ordigi kaj registri la daŭran alfluon de esperantaĵoj. Laŭ la lasta nombrada la kolekto enhavas proksimume 8500 libroj, 10 000 jarkolektoj de revuoj kaj multaj aliaj Esperanto-objektoj. Laŭ grandeco ĝi kompareblas kun similaj eksterlandaj kolektoj. Tial la Fondaĵo estas bone konata ĉe en- kaj eksterlandaj Esperanto-medioj. Eksterlandaj Esperantoparolantoj pro la kolekto speciale vojaĝas al Kortrijk.

Ekstera ligiloEdit

·  Retejo de la Fondaĵo Vanbiervliet

FotojEdit

nl:Esperantofonds Cesar Vanbiervliet

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki