Fandom

Esperanto

Esperantistoj-vojaĝintoj

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

De la komenco de la historio de Esperanto, ofte aperis homoj kiuj kunligis grandajn mondvojaĝojn kaj Esperanton. Vojaĝceloj kaj vojaĝrimedoj diversas. Rolo de Esperanto ankaŭ diversas : ĉu ĝi estas la ĉefa celo, ĉu la ĉefa lingvo, ĉu nur flanka aspekto de la vojaĝo. Iuj el tiuj vojaĝintoj verkis librojn raportantajn siajn vojaĝspertojn , ĉu en Esperanto, ĉu nacilingve menciante kiun rolon ludis Esperanto. De kelkaj jaroj vojaĝantaj esperantistoj ankaŭ aperas sur la reto.

Vojaĝintoj Edit

  • Lucien Péraire, (1906, 1998), bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda (1928-32), kiun li rakontis en Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (1974, 1990). [1]
  • Tibor Sekelj, (1912, 1988), serba verkisto, restadis 15 jarojn en Sudameriko, kaj vojaĝis tra kvin kontinentoj.
  • Milan Zvara, (1933-2002), slovako, senlaca organizanto de naturamikaj ekspedicioj al foraj landoj de la mondo.
  • Jorgos, (20-an de januaro 1955 en Fleurieu-sur-Saône, Rhône, 69-a departemento de Francio),
    • En 1987 Jorgos organizis dekmonatan biciklan rondvojaĝon ĉirkaŭ Eŭropo el CERET, Sud-Francuja Katalunujo al Varsovia UK de Esperanto tra Andaluzujo, Skandinavujo, Bjalistoko kaj Turkujo : pli ol 20 000 Km, 25 landoj, 56 kunbiciklantoj el 13 landoj, 15 000 renkontitaj Esperanto-parolantoj kaj pli ol 250 ĵurnalistaj intervjuoj kun gazet-artikoloj, radio-elsendoj kaj 13 televidaj aperoj, en 10 monatoj. 100 Km-on tage.
    • Denove en 1988 samcela aranĝo estis organizita pro 40-jariĝo de Hom-Rajta Deklaracio : 4 organizantoj (Marianne Lund, Helle E. Jacobsen, Jean-Marc Verger kaj Jorgos), 6 monatoj, plej granda grupo de 13 biciklantoj, jorgosa biciklo ŝtelita en Hungario kun pluraj televidaj raportoj. 80 Km-ojn tage.
    • En 1989 li aranĝis la Francujan akceptadon (partoprenante el Normandio kun siaj kunulino Marie-Noëlle kaj 7-jara filo Raphaël) por duobla biciklado el Zaragoza (ES) kaj Trondheim (NO) al Bonn (DE) kun 33 biciklantoj el 13 landoj, Kerkrade (NL) kun partopreno en IJK de TEJO kaj Brighton (GB) por UK de UEA. 60 Km-ojn tage.
    • En 1993 li iniciatis kaj gvidis bicikladan grupon de kvin 10/12-jaraj infanoj el Okcitanujo al UK de E° en Valencio (ES).
  • Joachim Werdin, en 1990 kaj 1991 faris plurmonatajn vojaĝojn tra Azio, dum kiuj li vaste informis pri Esperanto kaj instruis en multaj lokoj.
  • Bruno kaj Maryvonne Robineau, franca paro, travojaĝis la mondon dum 8 jaroj (Irlando, Hungario, Bulgario, Israelo, Barato, Japanio, Aŭstralio, Novzelando, Bolivio) uzante Esperanton, la anglan, la hispanan kaj la francan. Verkis plurajn vojaĝlibrojn. [2]
  • Gudule Le Pichon kaj Laurent Cuenot ekiris el Poiroux (Vendeo) por kvar/kvinjara ĉirkaŭeŭropa vojaĝo en perĉevale tirita rulhejmo.(1997-2001)[3] [4]
  • Zéfirin Jégard, (1935-) la "vojaĝanta avo", perbicikle veturis de Francio al Burjatio en 2000 kaj de Islamabado al Vladivostoko en 2001, de Brest ĉe Atlantiko al Vladivostoko ĉe Pacifiko en 2004
  • Rachel Prual kaj David Cholet, dujara vojaĝo kondukinta ilin al kvardeko da landoj ĉirkaŭ la mondo (Laoso Vjetnamio kaj Kamboĝo) (2000 - 2001)[4][3]
  • Véronique Boddaert kaj Boris Bouchez, unujara mondvojaĝo, Egiptio, Sudano, Kenjo, Tanzanio, Malavio, Mozambiko, Sudafriko, Brazilo, Bolivio, Peruo, Nov-Zelando, Samoa Insularo, Vanuatuo, Indonezio, Vjetnamio, Laoso, Ĉinio, Tibeto, Mongolio kaj Ruslando. (2000-2001) [4][3] [5]
  • Dmitrij M. Cibulevskij, Perbicikle tra Eŭropo [6], 3000 kilometroj tra Hungario, Slovenio, Italio kaj Kroatio. Gloria kaj Dimitri (bicikla vojaĝo en Afriko)
  • Elodie Paul kaj Pierre-Yves Herrouët, mondvojaĝis en 2003-2004 [7]
  • Manel Vinyals Mondvojaĝo en 79 tagoj, 2004 [8]
  • Marino Curnis marŝis de Italujo ĝis Irano en 2006-07, 6000 km piede en 13 monatoj. [9]
  • Benno Frauchiger, biciklis kaj vojaĝis per ŝipo de Bazelo (Svisio) al Carnamah (Aŭstralio), pli ol 25000km bicikle en 490 tagoj en 2006-07[10]
  • Alice kaj Cédric, Mondvojaĝo sur kuŝbiciklo (2008-2009) [11]
  • Marc Pleysier, ano de la firmao ALIAciklo plenumis en julio-septembro 2009 rondvojaĝon[12] tra tuta Francio per unu el la produktitaj kuŝbicikloj "Aliaunu", por diskonigi la firmaon, ties produktojn kaj prizorgi komercajn kontaktojn.

Notoj kaj referencoj Edit

  1. Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto
  2. Huit ans autour du monde : le voyage france
  3. 3,0 3,1 3,2 Ĉu frateto au fratineto por Lola ?
  4. 4,0 4,1 4,2 Epidemio de "vojaĝito"..., Michel Boulez, La Ondo de Esperanto
  5. La francaj mondvojaĝantoj vizitis Ĉeboksaron
  6. Perbicikle tra Eŭropo
  7. Dessine-moi un chemin
  8. Esperanto en la tornistro
  9. Eurasia Pedibus Calcantibus esperante, itale
  10. Le vélo rouge germane, angle, esperante, france
  11. Portrait de planète, partneroj
  12. ALIArondiro
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri esperantisto.
Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki