La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Esperantigo de toponimoj (loknomoj, nomoj de geografiaj objektoj) estas kialo por akraj debatoj inter esperantistoj. Ĉar ĉiu popolo havas sian propran teorion pri adaptigo de toponimoj laŭ sia historio aŭ politika evoluo, oni ne atingas plenan akordiĝon pri la demando. Al anoj de grandaj ŝtatoj, kiel Usono, BraziloRusio la traduko de loknomoj estas tute normala, eble ĉar en tiuj landoj ne estis grandaj invadoj aŭ migracioj. Male, al eŭropaj popoloj, ĉefe al tiuj de la pli malgrandaj landoj, kiuj konas longan historion de invadoj kaj perfortaj ŝanĝoj de loknomoj, la nacilingva nomo de lokoj estas tre grava.

Se oni deziras esperantigi toponimon, oni devas distingi du nivelojn. En la unua ŝtupo oni devas decidi, surbaze de kiu lingvo oni esperantigu. En dua ŝtupo oni apliku laŭeble unuecajn regulojn de esperantigo el tiu difinta lingvo.

Esperantigo surbaze de kiu lingvo?[]

La unua ŝtupo rilatas al eksterlingvaj, historiaj-politikaj konsideroj. La oficiala nomo de geografia objekto ŝanĝiĝas pro politikaj kialoj. Oftaj ekzemploj estas:

Ŝanĝo de la limoj inter ŝtatoj[]

Geografia objekto apartenis dum difinita periodo al unu ŝtato kaj estis (oficiale) nomita laŭ la lingvo de tiu ŝtato, poste ekapartenis al alia ŝtato kaj ricevis novan nomon en ties lingvo. Ekzemploj:

  • Danzig (Dancigo) -> Gdansk (Gdansko)
  • Breslau (Breslaŭo) -> Wroclaw (Vroclavo)
  • Königsberg (Kenigbergo)-> Kaliningrad (Kaliningrado)
  • Schlettstadt -> Sélestat (Selestato)

kaj multaj aliaj.

Dekolonigio[]

Post la sendependiĝo de iamaj kolonioj la novaj registraroj ŝanĝis multajn toponimojn pro politikaj kialoj. Ekzemploj

Landonomoj[]

  • Beĉuanlando -> Bocvano
  • Birmo -> Mjanmao
  • Hindio -> Barato
  • Kongo -> Zairo -> Kongo
  • Rodezio -> Zimbabvo
  • Supra Voltao -> Burkino

Urbonomoj[]

  • Bombajo -> Mumbajo
  • Kalkato -> Kolkato
  • Pekino -> Beijingo
  • Salisburio -> Harareo

kaj multaj aliaj.

Ĉu ŝtata lingvo aŭ regiona lingvo?[]

Multaj geografiaj objektoj havas nomojn en la oficiala lingvo de la ŝtato, kie ili situas kaj samtempe en la lingvo de nacia malplimulto, kiu loĝas en tiu regiono. Konataj ekzemploj estas francaj aŭ hispanaj nomoj por toponomioj en KatalunioEŭskio / Vaskio, okcitanaj nomoj en suda Francio, hungaraj aŭ germanaj nomoj por geografiaj objektoj en Rumanio, svedaj nomoj por urboj en Finnlando. Ekzemploj:

  • Sankta Sebastiano aŭ Donostio
  • Helsingforso aŭ Helsinko

Epoka aspekto[]

La nomoj de kelkaj geografiaj objektoj ŝanĝiĝis plurfoje en nacia lingvo kaj estis oficialaj nur dum certa historia epoko. La kialoj ofte estas ideologiaj kaj/aŭ la renomigo okazis post ŝanĝo de politika reĝimo. Ekzemploj:

  • Sankt-Peterburgo -> Petrogrado -> Leningrado -> Sankt-Peterburgo
  • Volgogrado -> Stalingrado -> Volgogrado
  • Sajgono -> Ho-Ĉi-Min-urbo

kaj multaj aliaj.

Reguloj por transskribo el specifa lingvo[]

Se oni decidis surbaze de kiu lingvo oni volas esperantigi, oni laŭeble sekvu unuecajn regulojn. Por kelkaj lingvoj tiaj reguloj jam estas esploritaj, vd. la sekcion "literaturo". Simile kiel ĉe propraj nomoj de personoj aŭ terminoj de la ĝenerala lingvaĵo ekzistas jenaj bazaj eblecoj:

  • Rezigni pri esperanta formo kaj uzi la nacian formon, eventuale kun proksimuma indiko de prononco (ekzemple: Weilburg, VAJLburg).
  • Transskribi laŭ la skriba formo de la nacia nomo (Londono)
  • Transskribi laŭ la proksimuma parola formo de la nacia nomo (Lajpcigo (Z) <- Leipzig)
  • Transskribi laŭ la skriba formo en fremda lingvo (Finnlando anstataŭ Suomi, Florenco anstataŭ Firenze, Munkeno anstataŭ München, Ratisbono anstataŭ Regensburg, Prago anstataŭ Praha)
  • Paŭsi la nacian nomon per kalkeo, laŭvorta traduko (Kvarkantona Lago, Bonespera Kabo, Sankta por la diversaj samsignifaj naciaj formoj San, São, Saint ktp.)

Literaturo[]

Same kiel la disputo pri la landnomaj sufiksoj -uj- kaj -i, ankaŭ la demandoj pri raciaj kaj konsekvencaj principoj por esperantigo (aŭ asimilado) de loknomoj estas jam tre frue diskutata de esperantologoj. Jam en 1898 Louis de Beaufront proponis relative konkretajn regulojn por transskribado[1].

La demando, ĉu transskribi finnajn urbonomojn surbaze de la finna (Helsinki, Turku, Viipuri) aŭ de la tiuepoke pli internaciaj svedaj formoj (Helsingfors, Abo, Viborg) okazis tuj post la sendependiĝo de la lando de cara Rusio komence de la 1920-aj jaroj[2].

En la 1960-aj kaj 1970-aj okazis intensiva diskuto pri la multaj detal-demandoj i.a. en la kadro de Geografia Revuo, en la 1980-aj en la kadro de Pekoteko. EBEA notas pli ol ducent artikolojn pri diversaj aspektoj de esperantigo de toponimoj (vd. rubrikon "eksteraj ligiloj").

  1. Hèctor ALOS I FONT. "Proponoj por la esperantigo de katalunlingvaj loknomoj". Barcelono: la aŭtoro; 1995, 33. p. (proponas esperantigojn surbaze de la kataluna loknomoj anstataŭ la francaj aŭ hispanaj)
  2. Bernard GOLDEN. "Principoj por la esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj". Pĝ. 235-257 en Serta Gratulatoria in honorem Juan Régulo. Vol II: Esperantismo. La Laguna. Universidad de La Laguna; 1987. 790 p.
  3. Josef KAVKA. "Esperantigo de ĉeĥoslovakaj loknomoj", en Scienca Revuo, 1978, vol 29, n-ro 3 (131), p. 119-127.
  4. Naokazu KAWASAKI. "Esperantigaj principoj de japanaj vortoj", en Esperantologio, 1950, vol. I, n-ro 2, p. 88-97.
  5. Wouter PILGER. "Problemoj de Esperantigo de nederland (lingv)aj loknomoj". Pĝ. 557-570 en Serta Gratulatoria in honorem Juan Régulo. Vol. II: Esperantismo. La Laguna. Universidad de La Laguna, 1987. 790 pĝ.
  6. Délio Pereira de SOUZA. "Brazilaj geografiaj nomoj". Serio Brazilaj Kajeroj, n-ro 1. Brasilia: Laborgrupo "Antaŭen"; 1981, 72 pĝ.
  7. Rikardo ŜULCO kaj Hermano BERMANO (Richard Schulz kaj Hermann Behrmann). Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj. Paderborno: Esperanto-Centro; 1989, 141 p.
  8. Ebbe VILBORG. "Esperantigo de grekaj nomoj", en Esperantologio, 1961, vol. 2, n-ro 2, p. 152-158.

Notoj[]

  1. Vd. Espérantiste, L′ 1-a jaro 1898, n-ro 8-9, p. 92-100.
  2. Vd. ekzemple Setälä, Vilho. Geografiaj kaj personaj nomoj. En: Esperanta Finnlando 1921:5 (majo), p. 80 kaj la posta diskuto.

Eksteraj ligiloj[]


kategorio:esperanto kategorio:toponimio

Advertisement