La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Esperanta Songazeto estas la unua kaj daŭre aperanta songazeto en Esperanto. Ĝi estis lanĉita de LF-koop en 1983, kaj ĝis 2002 aperis en dek du apartaj numeroj, en formo de 60-minutaj kasedoj, po 500 ekzempleroj profesie enpakitaj.

Inter la celoj de Esperanta Songazeto estas: savi rarajn sondokumentojn (ekz. la voĉojn de Kalocsay, Baghy, Privat, Schwartz ktp, prelege aŭ intervjue), enkonduki muzikajn gastojn (ofte kantistojn aŭ ensemblojn ankoraŭ ne sufiĉe famajn en Esperantio), evoluigi radiofonian teatron, proponi rimedon ankaŭ didaktike uzeblan (pro la modela elparolo).

La dek du numerojn realigis Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, kunlabore kun Tarcisio BISI (n-roj 1-4), Gianfranco Molle (n-ro 5), Jacques Lapaire (n-roj 6-12). Helpis diversaj membroj de LF-koop, interalie Georges Lagrange kaj Jaqueline Vasserot.

  • Enhava resumo de la aperintaj numeroj
    • Unua: Muzika gasto Johán Valano / La arto de Mihály Sárossy (1938)/ Radiodramo "Babelo" de Luigi Malerba (1965)
    • Dua: Survoje al TEAM, fama rokmuzika grupo (1982) / Parolas Edmond Privat (1927) / Satira dramo "Budapesta ekzameno" de Sándor Szathmári (1966)
    • Tria: Muzika gasto Max Roy Carrouges / Julian Modest parolas pri la hungara verkisto Endre Toth / kies rakonto "Groto" sekvas en radiofonia teatra adapto de Giorgio Silfer (1981)
    • Kvara: Barbara Kohl kaj Ludwig Fluck operas / Intervjuo al TESPA / Julio Baghy festparolas en UK (1966) / Skeĉo "Lingva evoluo" de Julio Baghy
    • Kvina: Muzika gasto Gianfranco Molle / Kálmán Kalocsay intervjuita de Giorgio Silfer (1975) / "Trompo", teatraĵo de Emilija Lapenna
    • Sesa: La tuta kasedo estas unika antologio, dediĉita al la Esperanto-kanzono 1938-1988
    • Sepa: Muzika gasto Jan Stanislaw Skorupski / La lasta prelego de Edmond Privat (1962) / Händel en Esperanto / Omaĝo al La Patrolo / Omaĝo al Nikolin'
    • Oka: Muzika gasto Persone / Gaston Waringhien intervjuita de Giorgio Silfer (1987) / Novaĵo de Jan Stanislaw Skorupski / Omaĝo al Marga Rineto kaj la kabaretoj de Raymond Schwartz (1956) / Omaĝo al Andrzej Tomecki (1972)
    • Naŭa: Muzika gasto Kajto / Teatraĵo "La paneo" de Serĝo Elgo / Lulkanto de Attila Jozséf, per la voĉo de Klára Mikola
    • Deka: Fragmentoj el la unuaj KD dediĉitaj al Esperanto: Lou Harrison kaj Ryuichi Sakamoto / Rara sondokumento (1954) / "Triptiko", teatraĵo de Giorgio Silfer (1993)
    • Dekunua: Muzika gasto Seàn Osborne / Nikolin' kaj Georges Moustaki kantas / Raymond Schwartz zamenhofeskas (1962) / "La ĉampionegoj" de Dino BUZZATI, per la traduko kaj radiofonia teatra adapto de Giorgio Silfer / István Szerdahelyi intervjuita de Perla Martinelli
    • Dekdua: William Auld deklamas el "La infana raso" (1976) / Valerio Mottola prezentas la napolan kanzonon (1997) / "La vorta klaso", teatraĵo de Giorgio Silfer, per la profesia prezento de la geaktoroj el BET kaj TEV (1997)

Kategorio:Esperanto-gazetoj Kategorio:Esperanto-muziko

Advertisement