La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

EoLA 3 estas esperanto-renkontiĝo okazinta en urbo Volĵskij Volgograda provinco en 1990 jaro.

La tria EoLA okazis en la sama Volĵskij, kie jam unu jaro antaŭ okazis EoLA 2. Sur tiu fono la renkontiĝo estis furora. Ĝin organizis Dmitrij Lisenko, tre talenta aktivulo de Voljŝkij-a E-klubo, kiu ĵus revenis post militservado en Murmansk (dum tiu servado li fondis en Murmansk E-klubon — ekzistantan ĝis nun).

La festivalo iĝis tuturba evento kaj akiris difinon "Internacia". Al ĝi estis invititaj ĉiuj ekzistantaj en la mondo E-artistoj — kaj multaj, kiuj ne tuj diris "ne", estis anoncataj kiel partoprenontoj. "Kajto", "Persone", franca teatro "La Krizalido" ktp. Pri la preparado de la festivalo anoncis ĉiuj ĉefaj E-gazetoj de la mondo.

Tre interese estas, ke kelkaj eksterlandaj artistoj tamen venis! Venis franca teatro (Kallima), pola kabaredo (en la buso de pola EsperantoTur), simple diverslandaj gastoj. Venis ankaŭ la plej bonaj rusiaj E-artistoj. Laŭ la kriterioj de internacieco kaj laŭteco EoLA-3, ĝis nun restas nesuperita. Ne hazarde pluraj homoj eĉ longe kredis, ke ĝi estis la unua.

La sola manko estis, ke la preparado de la festivalo estis iom unuflanka, sen sufiĉa atento al la "teknikaj partoj". Ne ekzistis koncert-programoj, neniu zorgis interkonsenti pri ŝlosiloj, magnetofonoj, sonreĝisoroj k.s. Tion devis rapide prizorgi kiel "memservon" la partonprenintoj mem, ĉefe aktivuloj de SEJM-2, kiu tiam rapide evoluis.

Partoprenis 166 personoj laŭ la havata adresaro, aŭ 230 laŭ la lokaj organizintoj. Neniu konkurso okazis, nur koncertoj.

Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj

Advertisement