FANDOM


EoLA estas internacia festivalo de artoj Esperanto — Lingvo Arta, okazanta en Rusio, Ukrainio kaj Belorusio. EoLA estas ĉiujara komuna aranĝo de REU kaj REJM.

Historia skizo Edit

EoLA-1, Volgograd, 1988 Edit

EoLA naskiĝis kiel regiona renkontiĝo. La unua aranĝo sub tiu nomo okazis en Volgograd en 1988 kaj havis kiel la unuan nomon ArtVER-1 (Arta renkontiĝo de volgiaj e-istoj), kvankam jam dekomence ĝi ne estis regiona laŭ la konsisto. Ĉeestis eĉ pluraj alilandanoj: aktive partoprenis pluraj membroj de tiama E-rondeto de volgogradaj fremdlandaj studentoj kaj kiel speciala gasto venis Joachim Werdin el Pollando, kiu poste famiĝis kiel turneanta E-instruisto en Sud-Orienta Azio (li kreis E-Asociojn en Tajvano kaj Singapuro, instruis en kelkaj aliaj landoj, i.a. Papuo). En Volgogrado tuj antaŭ EoLA li gvidis seminarion pri Ĉe-metodo kaj publikan E-kurson.

Partoprenis 110 personoj. Okazis artaj konkursoj laŭ kelkaj branĉoj. Ĉeforganizis Andrej Ananjin.

EoLA-2, Volĵskij, 1989Edit

La sekva EoLA okazis en Volĵskij, urbo-satelito de Volgogrado. Laŭ la raportoj, ĝi estis sukcesa, sed iom anemia. Partoprenis 70 personoj, okazis arta konkurso. Ĉeforganizis Irina Simbirjova.

EoLA-3, Volĵskij, 1990Edit

kiu tiam rapide evoluis.

Partoprenis 166 personoj laŭ la havata adresaro, aŭ 230 laŭ la lokaj organizintoj. Neniu konkurso okazis, nur koncertoj.

EoLA-4, Niĵnij Novgorod, 1991Edit

La sekva EoLA jam estis aranĝo de SEJM. La ĉefa kialo estis, ke en Volgograd/Volĵskij tiumomente jam neniu povus zorgi pri ĝi — la ĉefaj aktivuloj subite elmigris pro E-geedzecoj (sukcesa EoLA tre kulpis). EoLA-4 okazis en Niĵnij Novgorod kaj estis la lasta EoLA okazinta en la sovetia periodo. La aranĝo estis tute sukcesa, kun partoprenantoj de la tuta Sovet-Unio, sed kun certaj signoj de la ekonomia disfalo en la lando. Ŝajne neniam antaŭ tio estis tiom da "surplankaj loĝantoj" kaj neregistriĝemaj partoprenantoj.

Partoprenis ĉ. 150 personoj, okazis artaj konkursoj. Ĉeforganizis Andrej ANANJIN.

EoLA-5, Ĉeboksary, 1993Edit

Tiu ĉi EoLA estis prokrastita por unu jaro pro la ekonomia reformo en la lando, kiam subite anstataŭ amaso da senvalora mono oni tute ne havis monon por pagi frenezajn prezojn. Kaj la plej malfacilaj monatoj estis la unuaj monatoj de 1992, kiam tiu festivalo devus esti preparata.

La festivalo en 1993 okazis en tute alia lando kaj alia Esperantujo. Ĝin organizis la plej juna kaj la plej dinamika E-klubo, gvidata de Aleksandr BLINOV (SEJM-kunordiganto en la antaŭaj du jaroj).

La programo de la festivalo estis furora pro la apero de kelkaj tute novaj talentoj, i.a. sensacie aperis Oĉjo, unuafoje prezentis siajn kantojn Maŝa Koĉetkova kaj ŝajne ankaŭ Aleksandr Koval. Apartan guston al la festivalo donis la partopreno de la famega tiuperiode E-verkisto Istvan Nemere, kiun venigis Gyorgy Nanofszky, tiama hungara ambasadoro-esperantisto en Rusio.

Partoprenis ĉ. 120 personoj, okazis artaj konkursoj. Ĉeforganizis Aleksandr BLINOV.

EoLA-6, Ivanovo, 1994Edit

Dosiero:EoLA 6 insigno.jpg

La festivalo estis daŭre organizata de SEJM kaj ĉar en 1993 la respondeculo pri arto kaj kulturo en SEJM estis elektita Maŝa Koĉetkova (Maŝeto) oni nature decidis fari la festivalon en Ivanovo, tiu florbedo de pluraj bonegaj E-kantistoj.

En la konkursaj, koncertaj kaj noktaj programoj sonis amasego da novaj E-kantoj, kvankam ŝajne neniuj novaj nomoj aperis. Ĉeboksaranoj unuafoje ŝokis la publikon alveninte per aparta buso.

Partoprenis 129 personoj, okazis artaj konkursoj. Ĉeforganizis Andrej ANANJIN, la programon zorgis Maŝa KOĈETKOVA.


EoLA-7, Kazanj, 1995Edit

Dosiero:EoLA 7 insigno.jpg

EoLA-7, Kazanj, 1995: bona kaj amika etoso. Neniu specialaj eventoj, ĉio estis glata. En la festivalo post longa foresto sur la horizontoj de nia movado reaperis Vladimir SOROKA. Partoprenis 85 personoj (laŭ la adresaro). Laŭreatoj de la festivalo:

  • propra kanto:
  • I - Jekaterina Nikiforova;
  • II - G.Arosjev — S.Ignatjeva;
  • III - Nina Djomuŝkina;
  • plenumado de kantoj:
  • I - Olga Lubogoŝĉinskaja;
  • II - O.Lubogoŝĉinskaja — Je.Nikiforova — A.Ĥrustaljov;
  • III - Nina Djomuŝkina;
  • propra verso:
  • I - Grigorij Arosjev;
  • II - Ivan Popov;
  • III - Tatjana Lugovskaja;
  • speciala premio: “Espero” Olga Kolcova;
  • deklamado:
  • II-III - Bronislav Ĉupin;
  • II-III - Ivan Popov;
  • ajna distro:
  • I - M.Kodibajkina — M.Fadeeva — Ju.Pavlunina — S.Indubaev;
  • II - N.Djomuŝkina — I.Popov;
  • speciala: Igorj Parŝin;
  • murgazeto: Iĵevska E-klubo — B.Ĉupin;
  • speciala premio de la ĵurioj por la plej granda kontribuo al la programo — Marija Koĉetkova.

EoLA-8, Minsk, 1996Edit

EoLA-8, Minsk, 1996: internacia kaj onidire tre amika. Per la festivalo tiama SEJM-komitato deziris subteni belorusan E-movadon. Ve, ne tro sukcese... Ŝajne la lasta ĝis nun relative amasa E-aranĝo en Belorusio. Partoprenis 90 personoj. Ĉeforganizis Grigorij Arosjev kaj Vladimir Perepelica (P.Fiŝo). Laŭreatoj de la festivalo iĝis: konkurso:

  • 1. Pavel KOROTENKO (Slavjansk, Ukrainio);
  • 2. Igor "Kato" PARŜIN (Lipeck, Rusio);
  • 3. Jorg DE MULDER (Kalmthout, Belgio);

Specialaj premioj: grupo el KIEVO (M. Lineckij, M. Marcinenko, E. Rjabokonj, O. Lineckaja, A. Jaremko); grupo el Ĉernigov (A. Ŝevĉuk, A. Skiperskaja, O. Zubok); lerneja grupo el MOGILJOV; premioj de litovoj estas enmanigita al grupo el Kiev kaj al minska klubo "Verda lumo"; premion de ŜĈKĤLando (honora civitaneco en ŜĈKĤL) ricevis S.Gonĉarova. Jurio: M.Lineckij, M.Kejda, A.Koval, M.Koĉetkova, G.Arosjev, P.Fiŝo. c

EoLA-9, Jalta, 1997Edit

EoLA-9, Jalta, 1997: sufiĉe malgranda (ĉ. 30-50 personoj). Okazis kunigite kun la renkontiĝo "Aroma Jalto". Ĉeforganizis Grigorij Arosjev.

EoLA-10, Ivanovo, 1998Edit

Dosiero:Porpersona ŝildo de EoLA10.jpg

EoLA-10, Ivanovo, 1998: festivalo, omaĝita al la memoro de Lena Lebedeva. La aranĝo kunvenigis preskaŭ 200 personojn, i.a. alilandanojn. Unuafoje al Rusio venis JoMo, post longaj forestoj revenis al la podio de EoLA kelkaj rusiaj E-artistoj. Antaŭ la festivalo en Ivanovo okazis publika arta programo, en kiu partoprenis speciale invitita barda grupo "Belaja Gvardija" (por tiuj, kiuj ne scias: unu el la plej talentaj kaj inteligentaj ruslingvaj bardaj grupoj). La festivalo estis senprecedence sponzorita: kelkaj simpatiantaj firmaoj senpage disponigis por ĝi komputilojn, printilojn, aŭtojn, pagis iujn fakturojn, eĉ la kolora faldfolio-invitilo estis senpage presita en Finnlando de nee-ista firmao. Ĉeforganizis Andrej ANANJIN.

Postaj EoLOjEdit

EoLA-11, Kiev, 05-09.03.1999: La festivalo allogis relative multajn eŭropanojn kaj malmultajn rusianojn, por kiuj la kostoj estis iom tro altaj.


EoLA-12, Nabereĵnije Ĉelni, 2000: la festivalo estis tre anticipe kaj laŭte reklamita. Venis JoMo. Partoprenis ĉ. 60 personoj. Ĉeforganizis Oleg Demjaŝev.


EoLA-13, Serovo, 2001: oni unuafoje kunligis la festivalon kun REK. Rusia Esperantista Junulara Movado (kiu kreiĝis sur ruinaĵoj de la antaŭa SEJM-2) faris dum ĝi sian konferencon. Venis JoMo, Georgo Handzlik, belege prezentis rusiaj artistoj, speciale Maŝa Koĉetkova. Kune kun la partoprenintoj de REK estis 199 personoj. La festivalan programon zorgis Natalja GRIGORJEVSKAJA.


EoLA-14, Ĉeboksari, 28.02-03.03.2002: eksperimenta EoLA, preparita de teamo, kunordigata de Dmitrij Oŝĉepkov. Oni malpli atentas konkursan programon, kiom kunagadon kaj kunkreadon de la partoprenantoj. Unuafoje EoLA havis temon, tio estis "Renesanco". Nekredeble bona etoso. La ĉefan artan impreson kreas preparitaj de ĉeboksaranoj spektakloj kaj kantoj de ĉeboksara koruso. Partoprenis 150 personoj.


EoLA-15, Novosibirsk, 2003: partoprenis 53 personoj, tute sukcese kaj inspirige por sia regiono. Ĉeforganizis Katja ARBEKOVA.


EoLA-16, Volgograd, 2004: denove kunlige kun REK. La kvanto de la konkursaĵoj estis ne granda, ĉefe scenaĵetoj. Kune kun la partoprenintoj de REK estis 73 personoj. Ĉeforganizis Eduard Kolosov. Pli detale [1]


EoLA-17, Jekaterinburg, 2005: kunlige kun REK. EoLA-organizintoj provis sekvi sperton de EoLA-14 kaj anoncis temon "Antikva Grekio". Partoprenis 105 personoj kune kun la partoprenintoj de REK. Prizorgis la festivalan programon anoj de junulara E-klubo el urbo Tjumenj. Pli detale: [2]


EoLA-18, Jelec, 2006:

EoLA-19, Tiĥvin, 2007:

EoLA-20, Ĉeboksari, 2008:

Listo de aranĝoj kun statistiko Edit

N-ro   Loko Dato/jaro Nombro de
partoprenantoj
1 Volgogrado 1988 110
2 Volgogrado 1989 70
3 Volĵskij (Volgograda regiono) 1990 166/230 (?)
4 Niĵnij Novgorod 1991 150
5 Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio) 1993 120
6 Ivanovo 1994 129
7 Kazano (Tatarstano) 1995 85
8 Minsko 1996 90
9 Jalto (Krimeo) 1997 30 - 50
10 Ivanovo 1998 preskaŭ 200
11 Kievo 05-09.03.1999  ?
12 Nabereĵnije Ĉelni 2000 ĉ. 60
13 Serovo apud Sankt-Peterburgo februaro 2001 199 (inkl. de REK)
14 Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio) 28.02-03.03.2002 150
15 Novosibirsk 2003 53
16 Volgogrado 2004 73
17 Jekaterinburgo majo 2005 105
18 Jelec majo 2006  ?
19 Tiĥvin marto 2007  ?
20 Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio) februaro 2008  ?

Eksteraj ligiloj Edit

· 17-a EoLA
· 14-a EoLA


en:EoLA

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki