La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Edgar VON WAHL [edgar fon val] aŭ Edgar de WAHL (naskiĝis en la 11-a de aŭgusto, laŭ la julia kalendaro, 1867, en Ukrainio, kaj mortis en la 9-a de marto 1948, en Estonio) estis balta-germana instruisto de matematiko kaj fiziko en la Supera Reallernejo kaj oficiro de la Rusa Milita Maristaro. Edgar de Wahl estas unu el la ĉefaj pioniroj de Esperanto kaj tradukis en 1896 la verkon "Princidino Mary" (parte aperinta antaŭe, en 1889, kiel "Princino Mary"), de M. Lermontov. Post 1894, kiam granda parto de la esperantistaro neis reformon por Esperanto, li forlasis la esperantan movadon kaj en 1922 prezentis projekton por nova planlingvo, Okcidentalo.

Vivo[]

Edgar Von Wahl naskiĝis en la 11-a de aŭgusto (laŭ la julia kalendaro) 1867, en Ukrainio. Li studis en Sankt-Peterburgo kaj vivis la plej grandan parton de sia vivo en Revalo, Talino, Tailimi, kie li estis komunuma delegito de 1911 al 1917.

Li jam tre frue interesiĝis pri Internacia lingvo. Waldemar Rosenberger, tiam ano de Kadem Volapuka, estis amiko de sia patro, kaj, kiam li estis 20-jaraĝa, li aŭdis paroladon de Rosemberger en Sankt-Petersburgo pri Volapuko 1887. Unue li lernis kaj uzis Volapukon, kaj li iĝis "tidel volapüka" (t. e. instruisto de Volapuko). Tuj post, la ideo de la Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto plaĉis al li pli ol Volapuk mem. Tuj post la apero de la Unua Libro li transiris al Esperanto. Li apartenas al la unua manpleno da Esperantistoj. Pioniro de Esperanto, Von Wahl estis kunfondinto de la unua Esperanto-Socio en Rusio, "Espero", en Petrograd.

En 1889 aperis lia parta traduko "Princino Mary", de la rusa verkisto M. Lermontov. En 1896 aperis la tuta traduko, tiufoje nomata "Princidino Mary". Li ankoraŭ verkis Esperanto-hispanan vortareton en 1889, laŭ la unua malgranda rusa de L. L. Zamenhof. Kunlaboris por "La Esperantisto".

En la esperanta kampo von Wahl apartenis al la reformemuloj. Laŭ Von Wahl mem estis li, kiu origine proponis la solan efektivigitan plibonigon en Esperanto: nome ke la originaj tempaj tabelvortoj je AN (kian, tian...) fariĝu tabelvortoj je AM (kiam, tiam...) por eviti konfuzon kun la N-finaĵa formo de la tabelvortoj je A (kia, tia...). Laŭ li, li akre debatis kun L.L. Zamenhof kaj proponis tre bonajn ŝanĝojn en Esperanto, sed, ankoraŭ laŭ li bedaŭrinde, li ne gardis dokumentoj de tiuj diskutoj,

ma forsan un die on va trovar ti correspondentie in li secret archives de Esperanto, quande ili va esser apertet al historic exploration a publicat. (sed eble ajntage oni trovos tiun korespondon en la sekretaj arkivoj de Esperanto, kiam ili aperos al historia eksploro kaj publikiĝos")

Edgar Von Wahl, Interlinguistic reminiscenties

Li certe multe korespondis kun Zamenhof, Grabowski, Geoghegan, Trompeter, Runstedt kaj aliaj pioniroj. En 1894 li estis unu el la 40% kiuj voĉdonis por reformoj en Esperanto, poste li forlasis la Esperanto-movadon.

Post evidentiĝo, ke la movado ne akceptos ŝanĝojn, t. e. post la balotado fine de 1894, li forlasis Esperanton kaj koresponde kun kelkaj aliaj malkontentuloj evoluigis proprajn sistemojn. (Li korespondis i. a. kun Julius Lott kaj kun inĝeniero Waldemar Rosenberger, kiuj produktis Mundolingue kaj respektive Idiom Neutral.)

En 1897, Antoni Grabowski interesiĝis pri la ideoj de von Wahl kaj helpis lin per kelkaj komentoj, kaj von Wahl esperis subtenon de Grabowski, sed tio ne okazis kaj von Wahl akuzis ke Grabowski estis aĉetita de Zamenhof per honoraĵoj.

Dum multaj jaroj, von Wahl estis unu el la plej grandaj batalantoj kontraŭ Esperanto. Tempoj post la morto de Zamenhof, von Wahl agnoskis ke li "esset mi grand mastro a instructor" (estis mia granda mastro kaj instruisto) kaj ke sia batalo kontraŭ Esperanto estis tro akra.


Li studis kaj debatis multajn proponojn aperintajn dum la fino de 19-a kaj la komenco de 20-a jarcento, sed aliĝis al neniu. Post multjara studado kaj elprovado de propra projekto li publikigis en 1922 la internacian lingvon Okcidentalo kaj la revuon Kosmoglott (poste Cosmoglotta).

Krom lingvaj kialoj, li estis kontraŭ Esperanto en tiu periodo ankaŭ pro politikaj pozicioj. Laŭ li, bolŝevismo konkeris "esperantan kulturon", sed neniam konkerus la latinidan kulturon, kies lingvojn li uzis por konstrui Okcidentalon.

Post la komenco de la Dua mondmilito en 1939, li preskaŭ perdis kontakton al siaj movadanoj, kaj la movado okcidentalista restis centrita en Svisio kaj proksimiĝis al interlingvaanoj. Li vivis la lastajn jarojn de sia vivo en malsanulejo en Estonio kaj mortis je la 9-a de marto 1948. En la sekva jaro, la nomo Okcidentalo ("Occidental") estis sanĝita al Interlingveo ("Interligue") kaj iom post iom miksiĝis al Interlingvao.

Ekstera ligo[]

http://www.cosmoglotta.com/dwiki/doku.php?id=edgar_de_wahl


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto {{{1}}}]].

WAHL, Edgar WAHL, Edgar WAHL, Edgar WAHL, Edgar WAHL, Edgar Wahl, Edgar WAHL, Edgar

ca:Edgar de Wahl de:Edgar von Wahl en:Edgar de Wahl es:Edgar von Wahl et:Edgar von Wahl fr:Edgar de Wahl gl:Edgar de Wahl hu:Edgar Alexei Robert de Wahl ia:Edgar de Wahl ie:Edgar de Wahl io:Edgar de Wahl no:Edgar von Wahl oc:Edgar de Wahl pl:Edgar de Wahl pt:Edgar von Wahl ru:Валь, Эдгар де

Advertisement