FANDOM


Dosiero:Eĉei logotipo.gif

E@I (mallongigo de interalie Edukado ĉe Interreto kaj Esperanto ĉe Interreto) estas politike neŭtrala, neregistara junulara organizo kiu realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi la interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. Kiam la asocio ekestis, ĝi estis ligita al TEJO, sed momente ĝi funkcias tute sendepende. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei ret-paĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide. Ĝi estas finance subtenata i.a. de la Esperantic Studies Foundation, kaj sia propra Fondaĵo E@I.

CelojEdit

La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:

  • instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon;
  • subteni lernadon kaj uzadon de interretteknikoj kaj lingvoj;
  • helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj;

Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, organizas klerigajn kaj kulturajn aranĝojn, rilatajn al la celoj, informas pri graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.

Unu el kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj. En tiuj seminarioj jamaj aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj kunlabori kaj uzi Interreton, aperas novaj aktivuloj. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.

MallongigoEdit

La litero "E" montras ke la organizo okupiĝas pri Edukado. En pli vasta konteksto ĝi reprezentas ankaŭ aliajn vortojn: Efikeco, Esperanto, Evoluo, Eŭropo.

La litero "I" indikas ke la organizo okupiĝas pri komunikiloj kiel Interreto. En pli vasta konteksto enhavas ankaŭ vortojn: Interkulturo, Informo, Ideo, Inspiro. La signo "@" indikas la sinergian efikon de tiuj ĉi du konceptoj, kiu necesas por atingi facilan kaj rapidan internacian komunikadon.

Mallongigon do eblas libere traduki kiel "Edukado@Interreto" – sed pro la plursignifeco de la literoj E kaj I oni uzos nur la mallongigitan formon de la nomo "E@I".

Organiza strukturo Edit

EstraroEdit

La nuna estraro de E@I estis inaŭgurita en julio de 2007 kaj konsistas el la jenaj personoj:

HistorioEdit

E@I registriĝis kiel politike neŭtrala, neregistara junulara organizo en la jaro 2005. Ĝi fondiĝis surbaze de spertoj de la agado de internacia laborgrupo, kiu okupiĝis pri interretaj projektoj kaj kiu sub tiu ĉi nomo funkciis ekde la jaro 1999 kiel organizo sen jura personeco.

Antaŭe E@I estis faka asocio de TEJO. Iamaj estraranoj estas:

Seminarioj Edit

E@I-agado komenciĝis de memstara seminario kun titolo "Esperanto@Intereto", kaj el ĝi iom post iom kreskis kaj evoluis. Ekde la dua, E@I-seminarioj estas organizitaj ankaŭ kiel seminarioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Projektoj Edit

E@I ankaŭ subtenas personajn iniciatojn de siaj membroj, ekzemple per rethotela loko kaj alimaniere. Tiel ekzistas Esperanto novosti, Kantaro-Vikio, Mozaiko (informilo) kaj aliaj projektoj.

Eksteraj ligiloj Edit

nl:E@I

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki