FANDOM


Dosiero:Mihalski.jpg

Eŭgeno MIĤALSKI (Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalskij, pseŭdonimoj: Torentano, Revulo, Profetivski) (1897-1937) estis esperantista poeto, aktiva en la laborista Esperanto-movado.

VivoEdit

Miĥalski naskiĝis la 21an de januaro 1897 en Letiĉiv, Ukrainio. Li esperantistiĝis en 1911. En 1917 li fondis la literaturan Esperanto-revuon "Libera Torento" en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tradukaĵoj. Li frue aliĝis al SAT kaj kunlaboris al Sennacieca Revuo, La Nova Epoko, "Bulteno de SEU", kaj pli poste al Internaciisto kaj al La Nova Etapo. Profesie li laboris kiel instruisto-bibliotekisto.

Li estas unu el la kunfondintoj de IAREV en 1931 kaj ludis centran rolon en la reaktivigo de la asocio en 1934. Tiam li redaktis la gazetojn Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo kun la helpo de la franco Honoré Bourguignon. Li estis arestita la 16-an de marto 1937 de NKVD pro senbaza akuzo pri partopreno en kontraŭsovetia trockiista organizo, kaj kondamnita al morto la 14-an de oktobro 1937. Li estis mortpafita la sekvantan tagon, kaj rehonorigita postmorte la 8-an de majo 1958.

VerkojEdit

PoemarojEdit

"Flirtvoĉa poeto. Majstro de la liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodieca ritmokonstruo. La ĉeftemo en liaj unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En "Prologo" jam troviĝas socialistaj pensoj, sed en "Fajro kuracas" li tute forĵetis sian ĝistiaman ĉeftemon kaj grandspire kantas pri mondpolitikaj aktualaĵoj laŭ ekstreme maldekstra revolucia koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo." - EMBA, EdE

Liajn poemojn ukraine tradukis V. Misik (Avangard, 3, 1929) kaj Petro Timoĉko (Ternopilo).

Eksteraj ligiloj Edit

·  Rete legeblaj poemoj
·  Pri vivo kaj morto de E. Miĥalski, eseo de NikSt, Sennacieca Revuo, 1993
·  Poeto de amo kaj revolucio recenzo de Boris Kolker el MONATO
·  Eŭgeno Miĥalski: novaj informoj artikolo de Kornilov kaj Lukaŝeviĉ en Sennacieca Revuo, 1993
·  Verkoj de kaj pri Eŭgeno Miĥalski en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki