FANDOM


Eŭgeno A. BOKAREV (plumnomo de Jevgenij Aleksejeviĉ BOKAREV, ruse Евгений Алексеевич Бокарев) (naskiĝis la 25-an de februaro 1904, mortis la 11-an de marto 1971) estis sovetia lingvisto, universitata profesoro, esperantisto kaj vortaristo. Ekster la Esperanta medio li estas konata kiel esploristo de dagestanaj lingvoj.

VivoEdit

Doktoro de filologiaj sciencoj, prof. Bokarev estis ĉefo de la sekcio pri kaŭkazaj (dagestanaj) lingvoj en la Instituto de Lingvoscienco de la Akademio de Sciencoj de USSR kaj dum kelkaj jaroj vic-direktoro de la sama Instituto.

Esperanta agadoEdit

Jam en 1956, post la unua mildiĝo en la oficiala sinteno al Esperanto, li ekprezidis Iniciatan Grupon de Sovetiaj Esperantistoj, kiu celis prepari la fondon de asocio. Samjare li aliĝis al UEA kaj en 1958 fariĝis fakdelegito pri lingvoscienco. En 1963 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto kaj estis gvidanto de la unua oficiala delegitaro el Sovet-Unio de post la dua mondmilito ĉe la Universala Kongreso en Sofio. En 1962, kiam fondiĝis la Komisiono de Sovetaj Esperantistoj en Moskvo, li fariĝis ĝia prezidanto, kaj en tiu ofico li restis ĝis la morto. Li prelegis en la Internacia Somera Universitato dum la UK en Budapeŝto (1966) kaj estis kunredaktoro de la lingvistika periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo (LMLP).

Liaj vortarojEdit

En 1966 aperis Rusa-Esperanta Vortaro de Bokarev en 50.000 ekzempleroj. En 1974, jam post lia morto, aperis 40.000 ekzempleroj de lia ali-direkta Esperanta-Rusa Vortaro.

LiteraturoEdit

  • 1972: Duliĉenko, A.D. E.A. Bokarev 25.02.1904 - 11.03.1971. En: Scienca Revuo 23-a jaro 1972, n-ro 4 (96), p. 113-116 (nekrologo).
  • 1971: E. A. Bokarev 1904-1971. En: Der esperantist 1971, p. 47 (nekrologo).

Eksteraj ligiloj Edit

ru:Бокарёв, Евгений Алексеевич

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki