FANDOM


Dosiero:Sl emblem.jpg

Dua Vivo (angle Second Life) estas private posedata virtuala mondo. Uzantoj povas akiri senkostan bazan konton aŭ pagi por akiri konton kun la eblo posedi propran terenon. Linden Lab kreis ĝin en 2003, kaj en decembro 2008 ĝi havis pli ol dek ses milionoj da registritaj kontoj (sed kelkaj uzantoj havas pli ol unu avataron/konton).

UzantojEdit

Pli ol 16.000.000 da registritaj kontoj ekzistis en decembro 2008. Dum unu monato ensalutis pli ol 1.300.000[1] malsamaj avataroj, dum unu semajno pli ol 500.000. Ofte estas pli ol 80.000 uzantoj samtempe en Dua Vivo, precipe post la labortago en Ameriko kaj antaŭ la enlitiĝo de eŭropanoj.

La meza aĝo de uzantoj estas 32 jaroj. Uzantoj de 13 ĝis 17-jaraĝaj havas aliron al "Teen Second Life" ("The Teen Grid").

FunkciadoEdit

La programo havas pli ol dek malsamajn lingvojn, interalie la anglan, japanan, korean, germanan, ĉinan, francan, portugalan kaj la hispanan.

Uzantoj kreas avataron por si mem, kaj paŝas aŭ flugas ĉirkaŭ la virtuala mondo per ĝi. Estas la uzantoj mem kiu kreas konstruaĵojn kiel domoj kaj veturiloj, kiu kreas hararojn, vestaĵojn, skriptojn ktp. Tiuj, kiuj ne ŝatus konstrui mem povus aĉeti de aliaj, aŭ serĉi senpagajn aĵojn. Dua Vivo ne estas kiel aliaj similaj "ludoj", ĉar ĝi ne enhavas precizan celon kiun oni devus atingi. Kiel oni volas pasigi sian tempon en Dua Vivo, oni devas decidi por si mem. Oni povus danci, koncertumi, partopreni kursojn, aŭ simple babili kun aliaj uzantoj, skribe aŭ voĉe.

Linden Lab diris, ke ili volas krei mondon similan al the Metaverse, el la romano Snow Crash de Neal Stephenson. Tio estas mondo difinita de uzantoj kie homoj povus ludi, komerci kaj en aliaj manieroj kunlabori kaj komuniki.

EkonomioEdit

Dua Vivo havas propran ekonomian sistemon kun propra valuto (Linden-dolaroj / L$). Oni povas aĉeti kaj vendi Linden-dolarojn per vera mono (usonaj dolaroj). Tio signifas ke se iu vendas ion ajn ene de Dua Vivo, tiu povas poste preni la profiton el Dua Vivo en vera mono.


Esperanto en Dua VivoEdit

Dosiero:EsperantoRondo.png

La esperantista komunumo en Dua Vivo estas vigla. La unua Dua Vivo Universala Kongreso (DVUK) okazis la 6-7-an de oktobro 2007. Partoprenis, inter aliaj, Renato Corsetti, Katalin Kovats kaj Anna Löwenstein. </br> Esperantaj lokoj en Dua Vivo estas inter aliaj Esperanto-Lando kaj Verda Babilejo.

Ĉiusemajne okazas Esperanto-lecionoj por komencantoj kaj progresintoj.

Aliaj virtualaj mondojEdit

Aliaj virtualaj mondoj estas There, Active Worlds, Kaneva, IMVU, EA-land (tiama The Sims), Red Light Center, DigitalSpace Traveler, Outerwords, Nenia, The Palace, Uru, Dorsoul, Blaxxun, Club Penguin, Google Lively kaj vSide.

Referencoj Edit


Eksteraj ligiloj Edit

bn:সেকেন্ড লাইফ br:Eil buhez ca:Second Life cs:Second Life da:Second Life de:Second Life en:Second Life es:Second Life eu:Second Life fa:زندگی دیگر fi:Second Life fo:Second Life fr:Second Life he:Second Life hr:Second Life hu:Second Life id:Second Life it:Second Life ja:Second Life ko:세컨드 라이프 lt:Second Life lv:Second Life mk:Second Life ms:Second Life nds:Second Life nl:Second Life no:Second Life pl:Second Life pt:Second Life ro:Second Life ru:Second Life simple:Second Life sl:Second Life sv:Second Life th:เซคันด์ไลฟ์ tr:Second Life vi:Second Life zh:第二人生

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki