FANDOM


Dosiero:MUNNS.JPG

Donald W. Munns (naskiĝis verŝajne 1930 - mortis en marto 1945) estis angla knaba esperantisto-verkisto.

Li mortis nur 15-jara, tamen sukcesis en sia 14-a jaro verki romanon Londonanidoj pri londonaj geknaboj, kiuj komence de la 2-a mondmilito en 1939 estis po miloj forsenditaj al la kamparo. La aŭtoro estis inter ili kaj priskribis siajn spertojn en sia 98-paĝa romano. Li estas spirita parenculo de alia knabo-esperantisto, Petr Ginz.

Ni fakte scias nenion pri li krom tio, kion skribis la eldonejo The Esperanto Publishing Company LTD. en la antaŭparolo:

Preskaŭ ĉiu scias, ke en 1939, je la komenco de la milito, oni forsendis la infanojn el la grandaj urboj en Britujo en kamparajn partojn de la lando. El Londono oni forsendis multajn milojn, kaj ĉi tiu verko pritraktas la spertojn de kelkaj el ili.
Donald Munns, la verkinto, havis nur 14 jarojn, kiam li verkis la romanon. Estus iom miriga afero se tiuaĝa knabo verkus tian libron en sia propra lingvo. Ke li povis tiel bone fari en Esperanto, kiun li estis hejme studinta du 15 monatoj, estas pruvo de ne nur pri lia kompetenteco, sed ankaŭ pri la kompara facileco kaj esprimkapablo de Esperanto. Estas la granda bedaŭro ke ni devas bedaŭri la legantaron ke Donald Munns mortis en Marto 1945, nur dekkvin jara.
Ni opinias, ke la verko estos ŝatata de la legantoj ĉiuaĝaj, kaj tial ni prezentas ĝin al la legantaro. La Eldonejo.

Ni citu kelkajn liniojn el la sepa ĉapitro:

LA OFICIALA RENKONTIĜO
Dimanĉe, kvankam la elurbigitoj estis tre okupataj per la ĉeesto ĉe adorejoj aŭ laboro, la plejmulto el la knaboj sukcesis kunveni en la kampo ĉe la barilo, post la tagmanĝo.
„Mi tre deziras naĝi,“ diris Georgo Robertson.
„Jes, kiel aferoj estas, ni ne povas ludi konkerojn,“ konsentis Alano Hawkins.
Haroldo Barnes diris: „Mia fratino demandis al mi kien mi iris hieraŭ?“
„Kion vi respondis?“ demandis Jaĉjo.
„Mi diris ‚en la kamparon‘, sed ŝi aspektis kvazaŭ ŝi scias,“ respondis Haroldo ĝenete.
Vilhelmo Price, kiu aŭskultis, ekdiris „Mi estas feliĉa, ke mi ne havas fratinon. Sed ni devas ion fari, malhelpi ke la knabinoj eltrovu ion pri niaj agoj.“
„Kion ni faru?“ diris Haroldo.
„Ni kunvoku ĉiujn kiuj iras kun ni,“ diris Jaĉjo.
„Nun?“
„Jes.“
Baldaŭ oni vokis al la kampo la aliajn. Alfredo Baker proponis ke ili iru al alia loko, malproksima de la vilaĝo. „Ni iru al la arbareto kaj ĉiu detranĉu specialan bastonon,“ proponis Miĥaĉjo Rafferty. „Bone“ estis la ĝenerala sento.
Ili iris al la arbareto kaj kunvenis sub kverko. Jaĉjo Stokes eldiris, „Ni devas havi ĵuron. Mi proponas la jenan, ‚Mi promesas ke mi ne sciigos al iu, ion pri nia bando kaj niaj agoj‘.“
„Sed ni devos diri ion al iu,“ plendis Haroldo Barnes.
!Mi proponas la jenan,“ diris Vilhelmo Price. „‘Mi ĵuras ke mi ne sciigos al iu, ion pri la agoj de nia bando, sed se mi estas demandita, mi rakontas nur miajn proprajn agojn‘.“
„Tro oficial-sona,“ diris Rikardo Harris.
„Vi pravas,“ konsentis Roberto Thompson.
„Mi scias,“ diris Johano Baker; „‘Mi ne perfidos la bandon‘.“
La plejmulto opiniis tion la plej bona, kaj ĝi fariĝis la ĵuro de la bando. Post eldiro de la ĵuro antaŭ la tuta bando, ĉiu ano tranĉis bastonon el la proksima kreskaĵ-barilo. Kiam finiĝis la ceremonio, Alfredo Baker diris ke la bando bezonas batalkrion. Li proponis „Antaŭen Gordon-anoj!“ Tio estis la memevidenta elekto kaj ĉiuj aprobis ĝin.
„Ni reiru nun, por ke neniu sciu pri nia foresto,“ diris Jaĉjo Stokes. Ĉiu sekvis lian konsilon.

VerkojEdit

Londonanidoj (1946, The Esperanto Publishing Company LTD., Heronsgate, Rickmansworth, Anglujo) - originala romanocs:Donald W. Munns

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki