FANDOM


Detlev Blanke
150px
Detlev Blanke, ĉ. 2003
Dato de naskiĝo 30-an de majo 1941
Loko de naskiĝo 20px Neumünster, Germanio
Nacieco germano

Detlev BLANKE (naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster) estas germana lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo (post universitataj studoj instruisto de la germana kaj geografio). Kun sia edzino Wera Blanke li laboras interalie en la kampo de terminologio kun speciala atento al la verkaro de Eugen Wüster. Li estas prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik.

Movado Edit

Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1957. De 1968 ĝis 1990 Detlev Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto de Kulturligo de GDR, resp. ekde 1981 de la nove fondita Esperanto-Asocio de GDR (GDREA). Dum la jaroj 19701990 li estis ankaŭ redaktoro de la organo de tiuj organizaĵoj, der esperantist.

Interlingvistiko kaj Esperantologio Edit

Detlev Blanke en 1976 doktoriĝis en Humboldt-Universitato Berlino per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana; en 1985 sekvis habilitiĝo per disertacio pri planlingvoj (samloke; en GDR oni nomis tion "disertacio B"). En 1988 li estis nomumita "Honoraria Docento pri Interlingvistiko".

En 1991 li fariĝis prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik (Berlino), kiu estas societo pri interlingvistiko. Li redaktas ĝian organon Interlinguistische Informationen.

Li estas membro de la redakto-kolegioj de „Language Problems and Language Planning“ (LPLP) kaj „Esperantologio / Esperanto Studies“ (EES), estrarano de “Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo” (CED) kaj “supera bibliografo” (senior bibliographer) de “Modern Language Association of America” (New York). Li redaktas ekde 1992 la bibliografie orientitan bultenon “Informilo por Interlingvistoj[1]

Verkoj (elekto) Edit

Dosiero:Soci-politikaj aspektoj de la Esperanto-movado.jpg
Dosiero:Blanke - Esperanto k lingvistiko, sciencpol Eo-Dok2.jpg
Dosiero:Blanke - vojoj al faka literaturo.jpg
Dosiero:Esperanto kaj socialismo.JPG
  • Esperanto kaj kulturo – sociaj kaj lingvaj aspektoj (red.)
    Aktoj de la 19-a Esperantologia Konferenco en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996.
    Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2001, 50 p.
  • Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo.
    Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2003, 40 p. (Esperanto-Dokumentoj 39E).
  • Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”.
    Novjorko: Mondial, 2004, 64p. (2-a eldono 2007) (ISBN 9781595690654).
    Eseo pri la E-movado en la postmilita Orienta Eŭropo.

  • Lingvaj kaj historiaj analizoj (red.)
    Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, Vilno 2005.
    Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2007, 92 p.
  • Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj (red.)
    Aktoj de la kolokvo en Vieno, 19-20 oktobero 2007.
    Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2009, 83 p.
  • Sprachenpolitik und Sprachkultur. (red. kun Jürgen Scharnhorst)
    Vol. 57 de la serio: Sprache – System – Tätigkeit, eld. Inge Pohl kaj Karl-Ernst Sommerfeld, Frankfurt/Main: Peter Lang, 2007, 280 p. (2-a eldono 2009).

Tradukoj (elekto)Edit

Dosiero:1990 Manifestokomunista .jpg

Verkoj germanlingvaj (elekto) Edit

Dosiero:Blanke - Internationale Plansprachen.jpg
Dosiero:Blanke - Interling Beitraege.jpg
Dosiero:Blanke - Sprachenpolitik und Sprachkultur.jpg
  • Plansprache und Nationalsprache. Einige Probleme der Wortbildung des Esperanto und des Deutschen in konfrontativer Darstellung. En: Linguistische Studien, Reihe A, Nr. 85, Berlin: Akademie der Wissenschaften der DDR, Zentralinstitut für Sprachwissenschaft, 1981, 162 p. (2-a eld. 1982, pri kompara vortfarado en Esperanto kaj la germana)
  • Esperanto und Wissenschaft. Zur Plansprachenproblematik (Kun kontribuoj de Till Dahlenburg kaj Martin Schüler). Berlin: Kulturbund der DDR, 1982, 88 p. (2-a eldono 1986, scienco pri kaj en Esperanto)
  • Internationale Plansprachen. Eine Einführung. (Sammlung Akademie-Verlag Sprache, 34): Berlin: Akademie-Verlag, 1985, 408 S., ISSN 0138-55 X (la fenomeno ‚planlingvo’ en teorio kaj praktiko, kun aparta konsidero de Esperanto, bibliografio kun 2000 titoloj)
  • Konversationsbuch Deutsch-Esperanto/Konversacia Libro germana-Esperanta. (kun Till Dahlenburg) Leipzig: Enzyklopädie-Verlag, 1990, 210 p., ISBN 3324005086, (2-a prilaborita eldono 1998, Wien: IEMW)
  • Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Herausgegeben von Sabine Fiedler. Frankfurt/Main: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften, 2006, 405 S., ISBN 3-631-55024-3 (kun elekta bibliografio de la publicaĵoj de Detlev Blanke 2002-2005)
  • Elekta bibliografio de la publicaĵoj de D. Blanke 1958-2000 en: Sabine Fiedler/LIU Haitao (2001, Eld.): Studoj pri interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik. Festlibro por/ Festschrift für Detlev Blanke. Dobřichovice: Kava-Pech [736 p.], p. 681-725.

Referencoj Edit

  1. Vidu la retpaĝaron: Informilo por Interlingvistoj

Eksteraj ligiloj Edit

en:Detlev Blanke ga:Detlev Blanke

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki