FANDOM


DĴ Kunar (civile: Gunnar R. Fischer) estas diskĵokeo, kiu surmetas la muzikon en diskotekoj en kaj ekster Esperantujo ekde 1994. Li ne limiĝas al simpla kantoelektado, sed kelkfoje spicas la diskejon per propraj esperantlingvaj produktoj: Elektronika muziko (fifama: "Till kaj Gunnar faras teknon"), hiphopo kaj malrapidaj kantoj. Lia ĝenerala laborfilozofio estas, ke dancejo estas loko, kie homoj el multaj malsamaj landoj povas festi kune – kaj tial la muziko estu diversstila kaj en multaj lingvoj. Ne mirindas, se oni konsideras, ke temas pri "denaska frenezulo". (malnova prezentadoteksto)

Post pluraj demo-KDj li en 2003 eldonis la KDn "Diskoteko internacia" kun 11 elektronikaj kaj 3 acidĵazaj pecoj. Ĝi enhavas ĉefe instrumentajn pecojn kun parte esperantlingvaj titoloj. Du pecoj estis tute refaritaj por atingi KD-kvaliton. La disko aperis ĉe mp3.com kaj verŝajne ne estos havebla ĉe la libroservoj – temas pri vere interreta projekto.

diskografioEdit

  • Diskoteko internacia (2003)
    1. Klara blua akvo (Catania discopub mix) ! – (alia versio ol sur la Elektronika kompilo)
    2. Konsilo por la vivo (aurora mix) – (alia versio ol sur la Elektronika kompilo)
    3. Like a Terminator
    4. Cool, too
    5. Ho, nur dancu kun mi (instrumenta)
    6. Qu'est-ce qu'on fabrique à Toulouse?
    7. Panon kaj ludojn (remix no. 1)
    8. Mortal Combat 2 (remix no. 1)
    9. Till kaj Gunnar faras teknon (refarita)
    10. Laughing Joker (rebuilt)
    11. Nokta miksajho
    12. Somero en la suda urbo
    13. Jazz di Gennaro (Catania mix)
    14. Sax on the rocks
  • Elektronika kompilo (2003) – Li kontribuis per du pecoj: "Klara blua akvo" (nova mikso) kaj "Konsilo por la vivo".
  • "4" (2001) (demoalbumo)
  • La ulo en la spegulo (2001) (demoalbumo)
  • Prenu tion! (2001) (demoalbumo)
  • DĴj mortas solaj (1999) (demoalbumo)

Eksteraj ligiloj Edit

·  muzika paĝaro
·  DĴ Kunar ĉe myspace

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki