Fandom

Esperanto

Clelia Conterno Guglielminetti

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

CONTERNO GUGLIELMINETTI, Clelia (Torino, 1915-1984) - italino; doktorino pri beletristiko; instruistino en alt- kaj mezlernejoj; verkistino en Esperanto kaj en itala lingvo. Ŝi eklernis Esperanton en 1934, vojaĝante trajne, laŭ kelkaj fontoj, de Torino ĝis Venecio per simpla legado de la reguloj, laŭ aliaj fontoj, de Torino ĝis Stokholmo (kie okazis la tiama Universala Kongreso) per parolado kun la esperantisto Roger Bernard. Tuj ŝi kunlaboris en "La Pirato", komence per desegnaĵoj kaj poste per verkaĵoj. Dum la dua mondmilito, ŝi verkis por la virina itallingva revuo "In Marcia!". Laŭ la internacia lingvo, ŝi kunlaboris kun la "Nica Literatura Revuo"; en italio ŝi estris la revuon "l'Esperanto" kaj estis ankaŭ kunredaktorino de "Literatura Foiro" kaj de "Rivista Italiana di Esperanto". En la Belartaj Konkursoj ŝi klasifikiĝis dufoje unua, (en 1958 pro la versaĵo "Kantiko por mia kreitaĵo" kaj en 1959 pro la amuza rakonto "Vivo kaj morto de Wiederboren"), unufoje tria ( en 1962 pro la rakonto "Dometoj") kaj ŝi akiris ankaŭ honoran mencion en 1962 ("Aspazio" - versaĵo) kaj laŭdan mencion en 1957 ("Vivo perdita" - versaĵo); ŝi estis premiita ankaŭ en itala konkurso. Postenoj en la itala movado. Akademiano. Ŝi esperantigis "L'imitazione di Cristo" (en 1946) kaj reviziis, komentis kaj pretigis la unuan (1964) kaj duan (1980) eldonojn de La Divina Commedia (La Dia komedio) de Dante, tradukita de G. Peterlongo. Dufoje prelegis en ISU. Kiel verkisto, ŝia ĉefa trajto estas la sprita satiremo, konvinkemo, vervo, kiu tre malofte mistrafas; kiel poeto, ŝi kapablas krei multaspektajn kunligojn inter melankolio, spleno, malespero, espero, miro kaj ĝojo pere de intesa priskriba stilo.

Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en multaj lingvoj. inter ili - la ukraina {vidu Vsesvit).


VerkojEdit

  • Una Piccola Vita (poemaro, 1957)
  • Eta vivo (poemaro, 1959)
  • La Tempesta (poemaro, 1959)
  • Kantiko por mia kreitaĵo (versaĵo - Belartaj Konkursoj, 1958)
  • Vivo kaj morto de Wiederboren (prozo - Belartaj Konkursoj, 1959)
  • In tanti a dire di no (romano, 1968)
  • Bambino mio tanto atteso - Lettera ad un bambino che e' nato (romano, 1977)
  • Unu tago post la alia (traduko de "Bambino mio tanto atteso" far de Roger Bernard, 1982)
  • Ho, tomboj de l'prapatroj (romano, manuskripta, 1984)

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki