FANDOM


Dosiero:CO-UEA.jpg

La Centra Oficejo de UEA estas la ĉefa sidejo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi situas en Roterdamo, Nederlando.

HistorioEdit

Svisa epoko ĝis 1936/1947Edit

Dosiero:1931-uea-reklamilo-tour.jpg

Dum longa tempo ĝi troviĝis en Svislando, nome ekde la fondiĝo en 1908 en Ĝenevo. Ene de tiu urbo ĝi plurfoje translokiĝis. En 1919/20 ĝi troviĝis en Bern.

Post kiam la plej multaj membroj kaj aliĝintaj asocioj estis transirintaj en 1936 al Internacia Esperanto-Ligo, la "ĝeneva" UEA en 1937 translokiĝis oficiale al Palais Wilson en Ĝenevo. Tie Hans Jakob plulaboris post 1947 ("Serva Centro"), ĝis oni haltigis lian oficon en 1960.

Brita epoko 1936/1947-1955Edit

IEL fine de 1936 gastis ankoraŭ en la oficejo de la brita asocio en Londono (adreso High Holborn), sed baldaŭ translokiĝis al donacita domo en Heronsgate iom nordokcidente de Londono. En 1955 oni serĉis novan domon en la urbego mem, ĉar Heronsgate estis malbone atingebla por oficistoj. Ĉar oni ne trovis ion taŭgan kaj pageblan, oni daŭrigis serĉi alilande kaj fine interkonsentis pri domo en Roterdamo, Nederlando.

Nederlanda epoko ekde 1955Edit

Dosiero:1956-co-de-uea.jpg

La unua adreso en Roterdamo estis Eendrachtsweg 7, sed jam aĉetinte ĝin oni sciis ke ĝi estos malkonstruita pro la urborenovigaj planoj de la loka registaro. En 1962 okazis la translokiĝo al la nuna domo de Nieuwe Binnenweg 176, (51°54′49″N 4°27′52″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 51.91361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">51.91361, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *Koordinatoj: 51°54′49″N 4°27′52″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 51.91361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">51.91361, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *) domo konstruita en 1887, la saman jaron kiel la naskiĝo de Esperanto.

En 1986 okazis rekonstruo, kun alkonstruo de la alo apud la (malpligrandiĝinta) ĝardeno. En 2006 nova rekonstruo okazis, interalie kun la ŝanĝo ke la Biblioteko Hector Hodler ricevis novan ĉambron, la antaŭan Salonon Zamenhof fine de la apudĝardena alo.

TaskojEdit

La Centra Oficejo enhavas la administradon de UEA, Libroservon, la UEA-bibliotekon (Biblioteko Hector Hodler), la Konstantan Kongresan Sekretarion (por la Universala Kongreso) kaj eldonejon. En la domo funkcias ankaŭ la oficejo de TEJO. Laŭ la Statuto la Centra Oficejo estas gvidata de la Ĝenerala Direktoro.

La Centran Oficejon estras Direktoro resp. Ĝenerala Direktoro, sed foje ne ekzistas propra direktoro.

Malferma TagoEdit

Dufoje jare, kutime en aprilo kaj novembro, la Centra Oficejo de UEA organizas malferman tagon. Dum tiu tago novaj libroj estas lanĉitaj kaj venditaj rabatpreze, kaj okazas prelegoj kaj aliaj kontribuoj.

Dum la pasintaj jaroj la malferma tago allogas pli kaj pli da homoj. Ĉirkaŭ 100 homoj ĝin kutime ĉeestas.

LibroservoEdit

En la Centra Oficejo de UEA troviĝas la plej granda Esperanto-libroservo de la mondo.

Dosiero:Libroservo.jpg

Eksteraj ligilojEdit

·  kiel atingi la Centran Oficejon
·  Trovu la CO-on per WikiMapia
·  gazetara komuniko de UEA pri filmo pri la Centra Oficejo de Petro Baláž

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki