La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Carmel MALLIA (naskiĝis en 1929) estas malta esperantisto.

Mallia esperantistiĝis en 1960. Li akiris la altgradan diplomon en Esperanto de la Brita Esperanto-Asocio. Li verkas en Esperanto kaj en la lingvoj: malta, angla kaj franca; li krome verkis poemojn en la itala. Li verkis en la malta 4 historiajn romanojn kaj diversajn poemarojn. Eseisto kaj en la malta kaj en Esperanto. Multjara kunlaboranto de la revuo Monato.

Prezidanto de la Malta Esperanto-Societo, membro-fondinto de EVA, membro-fondinto de la Internacia Naturkuracista Asocio, membro-delegito de UEA, akademiano.

Li prelegis pri la malta historio en la UK en Pollando (1987), en la UK de Montpeliero (1998) kaj en la ekumena kongreso IKUE-KELI en Rimini (2003) pri la malta pastro-poeto Dun Karm.

Li doktoriĝis pri literaturo, naturkuracado kaj bibliaj studoj; B.A. (Hons) de la londona universitato pri la franca lingvo; studis filozofion en Francujo. Krom kvar historiaj romanoj en la malta ankoraŭ ne publikigitaj, kaj krom tri maltaj originalaj poemaroj, kaj poemaroj en la franca kaj en la angla,

Ĉefaj verkoj en aŭ pri E-o[]

  • L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La unua kurso en E-o, en la malta), 1976
  • Kapricaj Raketoj, originala poemaro, 1981; dua eldono 20 (kun la nomo:Cent kapricaj Raketoj)
  • Kontrastoj, originala poemaro, 1976; dua eldono: 1999
  • Antologio de Maltaj Poetoj (de li mem tradukita - 1985)
  • Zamenhof(la vivo de Zamenhof en la malta), 1994
  • Kumewawa, de Tibor Sekelj, traduko en la maltan, felietone aperinta en studenta revuo: 1995-96
  • Marionetoj (eld. Bero) Originala poemaro, 1999
  • La Malta Epopeo (poemo - traduko el la malta de poem-historia verko de V.M. Pellegrini), 2001
  • Ĉielarka Estonto (originala romano en E-o - eld. Bero), 2002
  • La Zagreba Kurso en la malta, 1985
  • Lidja Zamenhof (en la malta) en la centjara datreveno de ŝia naskiĝo (1904-2004)
  • La Malta Revo, lia traduko el la maltlingva romano de Frans Sammut Il-Holma Maltija, ed. Mondial, Novjorko, 2007.

Aliaj[]

Kontribuis al BA2 kaj BA3.

Eksteraj ligiloj[]


Mallia, Carmel Mallia, Carmel Mallia, Carmel

Advertisement