FANDOM


Carlos GAGINI (15-a de marto 186531-a de marto, 1925) estis kostarika esperantisto kaj eminenta intelektulo, filologo, verkisto kaj lingvisto. Li naskiĝis en Kostariko, sine de svisdevena familio, en 1865. Lia graveco en la kostarikaj lingvoscienco kaj literaturo estas netrotakseblaj. Li estas la fondinto de kostarikaj lingvaj studoj per mulfaca verko, kies amplekso profilas grandan parton de la kostarika akademia esplorado dum la 20-a jarcento. Gravaj prilingvaj verkoj estas Vortaro de Barbarismoj kaj Provincismoj de Kostariko (hispane, Diccionario de Barbarimos y Provincialismos de Costa Rica), en 1892, bazo de la Vortaro de Kostarikismoj (hispane, Diccionario de Costarriqueñismos ), en 1919, kaj, kunaŭtorece kun Henri Pittier, Leksikografia Eseo pri la Teraba Lingvo (hispane, Ensayo Lexicográfico sobre la Lengua Térraba, 1892), unua scienca verko publigikita en Kostariko pri indiĝena lingvo. Lia lingva filozofio evoluis el koncepto laŭ kiu geografiaj apartaĵoj de la hispana estis devojiĝoj (nome, barbarismoj kaj provincismoj) el iu pura lingvo al pli moderna scienca koncepto, laŭ kiu tiaj karakterizaĵoj (kostarikismoj) apartenis al fenomenaro de la lingvo; sekve, ili estas esplorindaj. Li ankaŭ publikigis abunde pri edukado, gramatiko kaj antropologio.

En literaturo, li defendis la nacian karakteron de la kostarika beletro, kontraste kun aliaj aŭtoroj, kiuj serĉis inspiron en eŭropaj temoj. Kunsekvence, liaj temoj estis kostarikaj. Firma defendanto de naciaj identecoj kaj sendependenco, li ankaŭ verkis romanojn en kiuj li kontraŭas imperiismon.

Verŝajne lia sopiro al egaleco kaj sendependeco de la nacioj allogis lin al kultivado de la Internacia Lingvo Esperanto, kiun li instruis de 1910 ĝis 1920 en grava mezlernejo de la ĉefurbo San-Joseo kaj pri kiu li verkis lernolibron titolitan Cartilla Esperantista, publigita de la Universitato de Kostariko en 1993.[1] Ankaŭ en lia literatura verko Esperanto ludis rolon: en la kontraŭimperiisma sciencfikcia romano, La falo de l'Aglo (1920), plurnaciaj armeoj batalas kune por liberiĝi de imperiismo, ĉar, kompreneble, komunikado estas problemo inter diverslingvaj homoj, en ĝi estas indikite ke la batalantoj uzis Esperanton por transsalti la lingvan baron. Li mortis en 1925.

En la jaro 2001, okaze de la 75-a datreveno de la forpaso de Carlos GAGINI, en la ĉefhalo de la Fakultato pri Beletroj de la Universitato de Kostariko, estis inaŭgurita Esperantlingva memortabulo, sur kies surfaco legiĝas: Carlos Gagini (1865-1925), Eminenta kostarika pioniro kiel filologo kaj kulturisto de Lingvo Internacia Esperanto. Memorigante la 75-an datrevenon de lia forpaso: la 31-an de marto 2000. Kostarika Esperanto-Asocio.

VerkaroEdit

  • Vortaro pri Barbarismoj kaj Provincismo de Kostariko (1892).
  • Leksikografia eseo pri la lingvo teraba (1892).
  • La laboristo (himno, 1902).
  • La vortaro de la infanoj (1904).
  • Elementoj de Kastilia Gramatiko (1907).
  • Aborigenoj de Kostariko (1917).
  • Grizaj rakontoj (1918).
  • La Malsana Arbo (1918).
  • La Scienco kaj la Metafiziko (1918).
  • Projekto pri Edukaj Programoj por Kamparaj Bazlernejoj
  • Vortaro pri Kostarikismoj (1919).
  • La Falo de l'Aglo (1920)
  • Cartilla Esperantista (1920, publikigita en 1993).
  • Vagamondaĵoj (1925).

Bibliografio Edit

  1. Leoni de León, Jorge Antonio kaj Barquero, Shirley. Carlos Gagini inédito. En: ''Káñina Revista de Artes y Letras. XVII (2): 1993, 143-208. Editorial de la Universidad de Costa Rica

Eksteraj ligilojEdit

·  Verkoj de Gagini en Internet Archive
·  Carlos Gagini, La otra cara del gran filólogo (hispane)en:Carlos Gagini

es:Carlos Gagini

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki