La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement
45px Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo

Kategorio:Moskva skolo Boris TOKAREV (ruse Борис Владимирович Токарев) (naskiĝis en 1927, mortis la 17-an de novembro 1994 en Moskvo) estis sovetia esperantisto.

Li esperantistiĝis en 1957. Li estis rusiano kaj sovetiano. Doktoro pri kemio. Ekde 1973 li estis fakdelegito pri kemio kaj literaturo. Krome li estis dumviva membro de UEA kaj de Rusia Esperantista Unio. Profunda konanto de la Esperanto-literaturo, pri kiu li multe prelegis. Kaj li instruis Esperanton, precipe inter blinduloj.

Sub pseŭdonimo B(onifatij) Tornado li publikigis originalajn kaj tradukitajn poeziaĵojn, en multaj revuoj (i.a. La Suda Stelo kaj Norda Prismo), en la Esperanta Antologio kaj en la broŝuro Versoj (1991). Li tradukis i.a. Eposo pri la militiro de Igorj (1962) kaj Versoj de Rudaki (1991). Postmorte la Moskva eldonejo Impeto publikigis la romanofabelon Ardes kaj la pli ol dekmil-versan epopeon Vivo de Prometeo.

Granda parto de lia persona biblioteka troviĝas en la Rusia Ŝtata Biblioteko de Eksterlanda Literaturo en Moskvo.

Eksteraj ligiloj[]


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Kategorio:Vojaĝo en Esperanto-lando

Kategorio:Naskiĝintoj en 1927Kategorio:Mortintoj en 1994 Kategorio:Esperanto-verkistoj Kategorio:Pseŭdonimoj Kategorio:Esperantistoj de Rusio Kategorio:Sovetiaj esperantistoj Kategorio:Rusianoj

Advertisement