Fandom

Esperanto

Boris Kolker

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Dosiero:Boris KOLKER.jpg

Boriso (Boris Grigorjeviĉ) Kolker (ruse Борис Григорьевич Колкер) (naskiĝis la 15-an de julio 1939, en Tiraspolo, Moldava SSR, Sovetunio) estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto, esperantologo, aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj por diversaj niveloj. Rusiano kaj sovetiano, ekde 1993 - usonano, loĝanta en Klevlando, subŝtato Ohio.

Esperantistiĝis en 1957. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj, interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Dank’ al granda populareco de lia libro Vojaĝo en Esperanto-lando, kiu estas samtempe perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, li estas konata al multaj kiel ĉiĉerono en Esperanto-lando.

Membro de la Akademio de Esperanto. Honora Membro de UEA. Kunredaktoro de "Monato". Dum du jardekoj gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomitiĝis preskaŭ 900 personoj. Instruis Esperanton ĉe usonaj universitatoj en San Francisco kaj Hartford. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA.

En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), respondeculo pri Esperanto-instruado en Sovetunio kaj Rusio, komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, kunfondinto kaj membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en la jaro 1963), reĝisoris la Kongresan temon en la 85-a UK en Tel-Avivo (2000).

Listo de verkojEdit

DisertacioEdit

Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto. (ruse Вклад русского языка в формирование и развитие эсперанто.) Moskva: Akademija Nauk SSSR, Institut Jazykoznanija, 1985. - 23 p. Referaĵo de doktoriga disertacio pri lingvoscienco, ruslingva.

LernolibrojEdit

VortaroEdit

ArtikolojEdit

Eksteraj ligojEdit

Persone:

Intervjuoj:

Fotoj:

Verkoj:

be:Барыс Рыгоравіч Колкер de:Boris Kolker en:Boris Kolker et:Boris Kolker fr:Boris Kolker hy:Բորիս Կոլկեր io:Boris Kolker ka:ბორის კოლკერი kk:Колкер, Борис Григорьевич lt:Borisas Kolkeris lv:Boriss Kolkers ro:Boris Kolker ru:Колкер, Борис Григорьевич tg:Борис Григоревич Колкер uk:Колкер Борис Григорович uz:Boris Kolker vi:Boris Kolker

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki