Fandom

Esperanto

Biciklista Esperantista Movado Internacia

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Biciklista Esperantista Movado Internacia
[[|100px]]
Emblemo de BEMI
Informo
Devizo
Fondita 1 de januaro de 1980
Stato Activa
Membraro "100 membroj"
Organo BultenoRevuo
Kotizo
Retejo http://bemi.free.fr/
Dissendolisto http://sports.groups.yahoo.com/group/BEMI/
Peranto Nomo de la peranto

BEMI estas la Biciklista Esperanto-Movado Internacia: grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o.

CeloEdit

BEMI celas al Esperantistoj kiuj sxatas bicikli kaj entuziasmigi biciklantojn lerni Esperanton.

AgadojEdit

BEMI provas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas sole vojaĝi. La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la IS (Internacia Seminario de la Germana Esperanto Junularo). Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j). Ili ankaux pridiskutas terminaron por vojagxantaj biciklistoj.

HistorioEdit

La asocio (fondita dum la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en la silvestra nokto 1979/1980 ekzakte je la 24.00 de la svisa triopo Dietrich Michael Weidmann, Beatrix Kurt kaj Nelly Achermann) havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. La karavanon de Passau al Debrecen 1984 partoprenis entute pli ol 100 biciklistoj el inter ili 40o la tutan vojon. BEMI fariĝis en 1981 la unua fakasocio de TEJO.

En aprilo 2000 okazis karavano en Krimeo, Ukrainio al la renkontigxo AROMA-Jalta. Sxajnas ke karavanoj en iama Sovetio farigxas pli kaj pli popularaj, des pli cxar ankoraux malfacilas vojagxi sole tie. Sed gxenerale, BEMI organizas karavanojn al la IJK. En 2001 estis du karavanoj al Strasburgo en Francio (Norda/Suda). En 2002 okazis 3 karavanojn: al IJF en Italio, al IJK en Brazilo kaj al IBIRE en Cxehxio. En 2003 iuj homoj biciklis al IJK en Svedio. En 2004 okazos denove pluraj karavanoj : unua al Kovrov en Rusio kaj dua en la Altaj Montaro, Siberio (tiu karavano estas limigita al spertuloj).

AnojEdit

CitaĵojEdit

ReferencojEdit

Vidu ankaŭEdit

Eksteraj LigilojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki