FANDOM


Dosiero:Facila skeĉalbumo.jpg

Bertram POTTS (naskiĝis en 1895, mortis la 2-an de januaro 1994 en Lower Hutt, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantisto ekde 1912.

Li estis prezidanto (1938-1948), poste dumviva honora prezidanto de Novzelanda Esperanto-Asocio, redaktoro kaj recenzanto de ties revuo (1944-1964). En 1956-1957 li vojaĝe prelegis en 11 eŭropaj landoj pri la prahistorio de Nov-Zelando. Dumviva membro kaj plurjardeka fakdelegito de UEA, li estis tutmonde konata precipe kiel verkisto. Li aperigis la legolibron Progress Esperanto Reader (1940), la novelajn volumojn Nokto da timo (1971), La nova butikisto de Nukugaia k. a. noveloj (1978) kaj Kaverno apud la maro (1985), la edukcelan Facila skeĉalbumo (1984), tradukon de la romano Infanoj de la malriĉuloj de John A. Lee (1972) kaj Poezia bukedo por geknaboj de la mondo (1978).

Lia edzino dum 73 jaroj estis Mary E. Potts (naskiĝis en 1897 - mortis la 9-an de decembro 1993).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki