FANDOM


Bertilo Wennergren
180px
sveda esperantisto, Akademiano kaj drumisto
Dato de naskiĝo 4-a de oktobro 1956
Loko de naskiĝo Svedujo

Bertilo WENNERGREN [venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (n. 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj tamburisto. Li nuntempe loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.

Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estas Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio. Li estas la aŭtoro de la PMEG kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li ankaŭ verkis lernolibrojn de Esperanto por svedoj.

Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002, li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn.

La 19-an de decembro 2006, li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Eksteraj ligoj Edit

en:Bertilo Wennergren es:Bertilo Wennergren it:Bertil Wennergren

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki