Fandom

Esperanto

Andrzej Pettyn

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Andrzej Pettyn (1938) estas pola esperantisto, honora membro de UEA ekde 2005.

Pettyn ekkunlaboris kun la Esperanto-redakcio de la Pola Radio jam kiel junulo en 1959. Post studoj pri pedagogio kaj laboro kiel instruisto, li fariĝis plentempa laboranto de Pola Radio en 1962. Entute li laboris pli ol 40 jarojn en ĝia Esperanto-redakcio kaj dum 12 el tiuj jaroj samtempe en la finna redakcio. Pettyn aŭtoris ĉ. 50 lernolibrojn, vortarojn, ekzercarojn, legolibrojn kaj kasedojn kun parolekzercoj. Lia lernolibro Ĉu vi parolas Esperante? aperis ankaŭ en pluraj aliaj landoj. Li instruis Esperanton kaj prelegis pri ĝi, interalie en Pollando, Finnlando kaj Svedio. Li abunde tradukis kaj prezentis literaturajn tekstojn. Pettyn estas membro de UEA ekde 1958 kaj delegito ekde 1959. Li estis komitatano 1974-82, 1986-92 kaj 1995-2001, estrarano 1977-80 kaj ano de la Lingva Servo de UEA 1986-95. Ekde 1975 li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki