La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement

André CHERPILLOD (naskiĝis en 1930) estas franca esperantisto, etimologo, terminologo, gramatikisto kaj interlingvisto. Estis fakinstruisto, en mezgrada lernejo, instruante natursciencon. Emeritiĝis en 1990. Loĝas en Courgenard, Francio (departemento Sarthe). Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto. Kunlaborinto de multaj periodaĵoj, i.a. de Franca Esperantisto, La Gazeto, La Kancerkliniko, Monato kaj aliaj. Dum pluraj jaroj li redaktis "La Jaro – Praktika Poŝkalendaro de Monato", Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Li estas ankaŭ volapukologo, li redaktis gramatikon de Volapuko en Esperanto kaj vortaron Esperanto-Volapuko.

Verkoj en aŭ pri Esperanto (elekto)[]

  • (1986) Akada leksikono
  • (1986) La mortinta reĝino : esperantigo de teatraĵo de Henry de Montherlant
  • (1988) Kanto de Kantoj, traduko de la Biblia Kanto de Kantoj, kun filologia komento.
  • (1988) La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto, eseo
  • (1988) Nepivaj vortoj
  • (1989) Akada (asirobabilona) leksikono
  • (1990) La zamenhofa radikfarado (terminologia verko)
  • (1992) Mil ekzotaj vortoj (etimologia verko)
  • (1995) Konciza gramatiko de Volapuko
  • (1995) Voyage au fil des mots (nur franclingve) : falsaj amikoj kaj aliaj malfacilaĵoj de Esperanto por la franclingvanoj.
  • (1996) La mortotuko de Torino, la neebla objekto : historio kaj eseo pri la Mortotuko de Torino
  • (1996) Historio de la ciferoj
  • (1996) Po, la diabla vorto (gramatika verko)
  • (1996) Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo
  • (1997) Zamenhof kaj judismo
  • (1999) La Galla lingvo
  • (1999) De la edikto de Nanto ĝis la ribelo de la Kamizardoj
  • (2002) La kalendaro tra la tempo, tra la spaco
  • (2003) Konciza Etimologia Vortaro
  • (2003) La tradukarto kaj ties problemoj (2a eld.)
  • (2003) La Misteroj de la ĉina skribo
  • (2003) Vortaro Volapük-Esperanto kaj Esperanto-Volapük
  • (2003) La vortfarado en dek lecionoj
  • (2005) Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj
  • (2005) L'Espéranto, une valeur culturelle, une valeur pédagogique
  • (2006) Lingvaj babilaĵoj
  • (2005) Hillel la saĝulo: lia vivo, lia instruo
  • (2007) Les Trois Rêves humanistes du docteur Zamenhof
  • (2008) La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?
  • (2008) La Kelt-semidaj Lingvoj
  • (2008) L'Espéranto, la plus facile des langues
  • (2009) Medicina Leksikono

Eksteraj ligiloj[]


Cherpillod, André Cherpillod, André Cherpillod, André Cherpillod, André

fr:André Cherpillod vo:André Cherpillod

Advertisement