Fandom

Esperanto

Amri Wandel

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Amri WANDEL naskiĝis 1954, loĝas en Israelo.

Profesie li estas doktoro (supera sciencisto) pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo kaj gastprofesoro en UCLA. Specialisto pri aktivaj galaksioj nigraj truoj kaj astrobiologio. Li doktoriĝis pri astrofiziko en Stony Brook, Novjorko, estis docento en la universitatoj de Princeton, Maryland kaj Stanford.

Wandel aktivis en la junulara Esperanto-Ligo en Israelo en la 1970aj jaroj, estis Estrarano de TEJO (de 1977) kaj TEJO-prezidanto (1981-83) kaj honora prezidanto. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996, 2009-). Komitatano de UEA de 1989, estrarano de UEA 1995-1998 kaj 2004-2007, Sekretario de IKU. Organizanto kaj prezidanto de la LKK de la UK en Tel Avivo en la jaro 2000.


Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992. Profesoro en la Akademio Internacia de la Sciencoj.

Verkoj:Edit

  • Venis Vespero (Infanlibro, tradukita el la hebrea, Palo Alto 1988)
  • La Krabo kiu ludis kun la Maro (infanlibro, tradukita de Rudyard Kipling, Edistudio 1993, premiiĝis "infanlibro de la jaro")
  • La Kosmo kaj Ni (baza lernolibro pri astronomio, kun D. Galadi-Enriquez, FEL 2001 dua eldono 2005, gajnis la premion Pirlot)
  • Redaktis la sonkasedojn "Israelo Kantas" (1982) kaj "Israelo ne ĉesas kanti" (1992) kaj la KDn "Venu Paco" (2001) de hebreaj kaj jidaj kantoj, tradukis plurajn kantojn en ili.
  • Kunverkinto de la hejma vortaro (hebrelingvaj terminoj)
  • Kunverkinto de la Nova PIV (terminoj pri astrofiziko)
  • Redaktis la Internacia Kongresa Universitato librojn de 1998,

de 2005 IKU-libro 2005 de 2006 IKU-libro 2006 kaj de 2007 IKU-libro 2007

PrelegojEdit

·  La spacmisio al Marso en Internacia Kongresa Universitato de 82-a UK 1997

Eklipso 1999 : la lasta suneklipso de la jarmilo (speciala prelego en la 84a UK 1999)

Internacia Kongresa Universitato prelegoj :

1985 Jen Nia Universo Ankaŭ aperis en: Heroldo de Esperanto, 1987, n-ro 2 (1773), p. 3; n-ro 3 (1774), p. 3.

1987 De Koperniko ghis Einstein : la evoluo de moderna astronomio

1992 La Universo kaj moderna astrofiziko

1995 Enkonduko en Astrofizikon kaj Astronomion (AIS-IKU kurso, kun H.M. Maitzen)

1998 Chu ni estas solaj ? La sercho de ekstertera civilizacio

2000 Ses tagoj de kreado : de la praeksplodo ghis la homo

2001 SETI : dialogo kun ekstertera kulturo

2002 La Inkaa astronomio IKU-libro 2002

2004 Supernovaoj : la plej grandaj eksplodoj en la Universo

2005 – La Lakta vojo – nia hejmo en la universo (AIS-IKU kurso, kun H.M. Maitzen) IKU-libro 2005

2007 - Orienta Astronomio: Gasto-steloj en la Lakta Fervojo (AIS-IKU kurso) IKU-libro 2007

2009 - Teleskopoj: de Galileo ĝis Hubble (AIS-IKU kurso) Resumoj de IKU 2009

Movada agadoEdit

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Movada agado de Amri Wandel

Vidu ankaŭEdit

Eksteraj ligojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki