Fandom

Esperanto

Alfred Schauhuber

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Alfred Michael SCHAUHUBER [ŜAŬhuber] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1896 en Vieno) estis aŭstra esperantisto kaj industria oficisto. Krom per kursoj, artikoloj, kelkaj tradukaĵoj, li kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de Schauhuber tiel:

Sunajn pejzaĝojn apenaŭ havas la regno de poeto Schauhuber. Vespero, krepusko, arĝenta lumo de l' milda Luno - jen ĝiaj ĉefaj elementoj. Malĝojo estas la elsonora kordo de lia liro, sed tiu ĉi malĝojo estas tiel serene trankvila, ke ĝi estas preskaŭ gajo. Ne pseŭdoromantika trubaduro, sed viro parolas en tiuj ĉi versoj, viro kun klasike ekvilibrita, preskaŭ pagana kvieto. Liaj odoj pri la "Arĝenta Luno" plej klare montras sian kapablon ensorĉi la leganton en la trankvilan serenon de sia imperio. La luna Nokto. Kaj kiel certmane pentrita, monumentala bildo estas la "Ruino en la arbaro", kiel li povas en ĝi sentigi centoble pli ol kiom li diras! Oni devas por si konkeri tiun ĉi unukordan lirikon, sed konkerite ĝi restos daŭra rememoro.

Ekstera Ligo Edit


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki