La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S EdE-S

Aleksandro (Sender) Lejbovich SILBERNIK (naskiĝis en 1831, mortis la 27-an de marto 1906 en Varsovio) estis judo, bopatro de L. L. Zamenhof, esperantisto ekde 1887 kaj la unua mecenato de Esperanto. Malgraŭ sia maljuna aĝo (en 1887 li estis jam 56-jaraĝa), li tute ellernis Esperanton. Ne estante riĉa homo (li posedis sapfabriketon en Kaŭno, en kiu li persone laboris ĝis sia 74-a jaraĝo, ŝarĝita de granda familio de 9 gefiloj), li tamen ebligis al L. L. Zamenhof eldoni la unuajn broŝurojn pri Esperanto. Ankoraŭ dum la sekvaj 15 jaroj li daŭre monhelpadis al la familio de sia bofilo kaj ties edzino Klara Zamenhof, lia filino. En Kovno (Kaunas) en Litovio ĝis hodiaŭ en la strato nun nomita laŭ L. L. Zamenhof staras lia domo, numero 5, kiu nun apartenas al la Litova Esperanto-Asocio.


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Kategorio:Vojaĝo en Esperanto-lando

SILBERNIK, Aleksandro SILBERNIK, Aleksandro SILBERNIK, Aleksandro Kategorio:Esperantistoj

pl:Aleksander Silbernik

Advertisement