Fandom

Esperanto

Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Aleksandr Andrejeviĉ SAĤAROV (naskiĝis la 7an (19an) de aprilo 1865 en vilageto Kudeiĥa (Simbirska gubernio), forpasis en julio 1942 en Moskvo), ruso, instruisto. Finis matematikan fakultaton de universitato en Kazan, 1890. Esperantistiĝis en 1904 pro letero de S. Poljanskij. Veninte en 1907 Moskvon, li fondis tie la famekonatan Librejon “Esperanto” kaj Moskvan Instituton de Esperanto. En 1909-1917 li estis ĉefredaktoro kaj eldonanto de La Ondo de Esperanto, ĉeforgano de rusaj esperantistoj. Ankaŭ li partoprenis gvidadon de Moskva Esperanto-societo, kiu dum kelkaj jaroj rifuĝis en lia loĝejo. Al la plumo de Saĥarov apartenas: „Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj“ (bona kolekto da artikoloj pri Esperanto en Esperanto kaj rusa lingvo); originala rakonto „Superforta ambicio“; „Signifo de akciaj societoj por E-movado“- pluraj lernolibroj kaj vortaroj por rusoj („La tuta lingvo E“). Post la revolucio Saĥarov daŭrigis reeldonadon de siaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj partoprenis SEU-movadon: li estis dum kelkaj jaroj membro de CK SEU kaj aktive laboris en ties instruista sekcio kaj lingva komisiono.

"Superforta ambicio" (Skizo el esperantista vivo) eldonita en 1913 estas lia sola beletra verko. Laŭ la atesto de B.V.Tokarev:

20px
« tiu malgranda novelo estas la plej interesa kaj talenta verko de la komenca periodo de la esperanta prozo »
.

Ekzistas biografia romano kun titolo Rememoroj de centprocenta esperantisto. A.Saĥarov estis ne murdita dum reĝimo de Stalin.


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Aleksandro (Aleksandr Andrejeviĉ) SAĤAROV (1865-1943). Esperantistiĝis en 1903. Rusiano kaj sovetiano. Multe kunlaboris kaj korespondis kun Ludoviko Zamenhof. Fondis kaj redaktis la gazeton "La Ondo de Esperanto" (1909-1917). Gvidis tre sukcesajn Esperantajn eldonejon kaj librovendejon en Moskvo. Sian valoregan libraron li donacis al la Fremdlingva Biblioteko en Moskvo. Libroj: "Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj", "Rememoroj de centprocenta esperantisto", multo da vortaroj kaj lernolibroj.


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Libroj de Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov Edit

Eksteraj ligoj Edit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki