Fandom

Esperanto

Aldo de' Giorgi

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Dosiero:Verkistoj.jpg


Aldo DE' GIORGI (1924-2003) estis itala verkisto en Esperanto kaj librotenisto, honora membro de UEA.

Li estis esperantisto de 1952, kaj deĵoris en multaj instancoj de la Esperanto-movado. Inter alie, li estis komisiito de UEA pri kulturo de 1977 ĝis 1980, juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA de 1981 ĝis 1998, kaj organizanto de multaj literaturaj konkursoj. Li estis Akademiano de 1986 ĝis 1998, kaj ano de la juĝkomisiono de Fondaĵo Grabowski ekde 1990.

De' Giorgi estis kunlaboranto de multaj revuoj. Dum dudek jaroj (ĝis 1996) li estis literatura redaktoro de Heroldo de Esperanto. Li redaktis la italan revuon L'esperanto de 1979 ĝis 1988). De 1974 li verkis originale poemojn, rakontojn kaj eseojn, ofte konkurse premiitajn, kaj romanon sub la pseŭdonimo Paula Mährti.

De' Giorgi skribis la antaŭparolon de Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec kaj de Fadenoj de l' amo de Gerrit Berveling kaj editoris la plenan poemaron de William Auld, En barko senpilota (1987).

Listo de verkoj Edit

Poemoj Edit

  • Pretertempe (1982)

Romanoj Edit

  • La manto (1997)

Eksteraj ligiloj Edit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki