Fandom

Esperanto

Akademio pri pasivaj participoj

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Decido de la Akademio de Esperanto pri pasivaj participoj. Edit

El "Aktoj de la Akademio, 1963 - 1967 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 9)

25. Novembro 1967

Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) "solvi la problemon de la pasivaj participoj laŭ Zamenhof", kaj de la unuanima komitato de UEA "kiel eble plej baldaŭ" difini tiun solvon;
samtempe konsultite de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE) kaj de la Esperanto-Unuiĝo de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la ĝusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas troviĝi en diplomatia, komerca, jura aŭ politika dokumento, nome:

  • "Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970" = do la garantiantoj estos kvitaj,

A) se en la daŭro de 1970 oni komencos kaj daŭrigos la rekonstruadon;
B) nur se en la daŭro de 1970 oni finos la rekonstruadon.

  • "Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de Majo" =

A) la ŝuldanto senŝuldiĝos la 9-an de Majo;
B) la ŝuldanto senŝuldiĝos plej malfrue la 8-an de Majo.

  • "Ni asertas, ke la aŭtomobilo de s-ro X estis efektive riparata la lastan semajnon" =

A) la lastan semajnon oni efektive okupiĝis pri la riparado de la aŭto;
B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon.

  • "Via propono estis unuanime akceptita la 3-an de Junio" =

A) oni akceptis la proponon la 3-an de Junio;
B) oni akceptis la proponon antaŭ la 3-a de Junio.

La Akademio, per 26 voĉoj el 31 voĉdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj voĉdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en ĉiu el tiuj frazoj nur la senco A estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke ĉia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de voĉdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.

Ĉia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per ĉi tiu decido kaj ni esperas, ke la aŭtoroj de la lernolibroj de nun konsideros la ĉi-suprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.

G. Waringhien, Prezidanto
P. Neergaard, A. D. Atanasov, Vicprezidantoj
R. Bernard, Sekretario
D. B. Gregor, Direktoro de la Gramatika Sekcio

[...]"


El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)

"Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 8
Rezolucio pri la participoj [1]
Dum la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro D-ro L. L. Zamenhof kun la tiama Esperantistaro estigis "Akademion" ĝuste por kontroligi la evoluon de la lingvo per arbitracia Institucio: "Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato[2] tion postulus".[3]

La uzado de la participoj montris la eblecon de du interpretaj teorioj same logikaj; sed tiu kun aspektaj valoroj estas la pli malnova, la pli beletra, kaj la fundamenta. Surbaze de detalaj studoj ankaŭ la Akademio agnoskis la aspektisman signifon de la participoj, kaj neatento al tia decido devas esti konsiderata kiel lingva eraro.

Instigo al eraro aŭ propagando por teorioj kontraŭaj al la agnosko de la Akademio povas konduki nur al skismo kaj disdialektiĝo. Redaktoroj kaj recenzistoj, eldonistoj kaj libroservoj havas grandan respondecon pri la unueco de la lingvo.

Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André Albault

Komentoj Edit

Werner Bormann en prelego "La evoluo de Esperanto kaj la Akademio" [4] dum Seminario en Konstanz la 29-an de septembro 1984:

Supozeble plej multaj germanaj esperantistoj estis atistoj inkluzive de mi, kiu eĉ publike tion konfesis. Sed iam okazis decido, kaj la famaj modelfrazoj estis klarigeblaj nur en itisma senco. Majoritate la Akademio diris: itisme ni parolu! Kaj do ni ŝanĝis. Ĉar evidente ambaŭ sistemoj estas logikaj en si mem, nur unu povas esti aplikata. Se hodiaŭ oni aŭdas atisman parolanton en Germanio, oni registras tion kvazaŭ la homo estus farinta akuzativ-eraron. Oni ja ankaŭ povas bone kompreni lingvon, en kiu jen mankas akuzativo, jen estas troa litero. Tio signifas, ke almenaŭ tiu ĉi decido de la Akademio trovis sian efikon ĉe la homoj.

NotojEdit

  1. La Letero de l' Akademio, n-ro 7, APR - MAJ - JUN 1989, p. 2
  2. Nun la Akademio de Esperanto, kiu "transprenis la celojn kaj laborojn de la antaŭa Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio" (Art. 1 de la Statuto).
  3. Respondo 47, "Oficiala Gazeto Esperantista", 1911, p. 291.
  4. http://www.aliaflanko.de/deutsch/text/evoluo.html

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki