Fandom

Esperanto

Akademio de Esperanto

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

La Akademio de Esperanto (AEAdE) estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon, same kiel la ceteraj nacilingvaj Akademioj.

Oni ne konfuzu ĝin kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE).

Historio Edit

La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Ludwik Lejzer Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato.

En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".

Sekcioj Edit

La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso.

Ekzistas jenaj Sekcioj: Faka Lingvo, Gramatiko, Ĝenerala Vortaro, Literaturo, Prononco, Kontrolado de lerniloj kaj Konsultejo.

La Akademio ankaŭ havas Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. Ĉiu Komisiono estas gvidata de Direktoro. En Septembro 2007 ekzistis nur unu Komisiono: Historio de la Akademio de Esperanto.

Konsultejo Edit

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis komisionon Konsultejo de la Akademio, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon.

Decidoj kaj rekomendoj Edit

  • Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (2007)
  • Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio (2007)
  • Pri landnomoj (1974, 1985, 1989, 2003)
  • Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno (1990)
  • Rekomendoj pri propraj nomoj (1989)
  • Pri pasivaj participoj (1967 kaj 1989)
  • Esprimo de la aganto en komplementa funkcio (1986)
  • Pri niaj alfabeto kaj ortografio (1982)
  • Pri la vorto “po” (1974)
  • Pri kelkaj misuzoj (1973)
  • Pri la refleksivo (1971)
  • Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado (1967)

Membraro Edit

La Akademio konsistas el 45 membroj, kiuj estas nomumitaj por periodo de 9 jaroj. Nova membro devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj Akademianoj. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, Esperanto-pedagogoj aŭ verkistoj. Eminentaj personoj povas esti nomumitaj "korespondentan membron" de la Akademio. Prezidantoj[1] de Akademio estis Johannes R.C. ISBRUCKER (Nederlando, 1948-1963), Gaston WARINGHIEN (Francio, 1963-1979), William AULD (Britio, 1979-1983), André ALBAULT (Francio 1983-1995), Werner BORMANN (Germanio, 1995-1998) kaj Geraldo MATTOS (Brazilo 1998-2007)


En aprilo 2007 finiĝis la elekto de triono de la membroj de la Akademio. La membroj elektitaj estas:

Nove elektitajEdit

ReelektitajEdit

Nuna konsistoEdit

La Akademio de Esperanto konsistis en aprilo 2007 el jenaj personoj:

EstraroEdit

La estraro de la Akademio de Esperanto konsistas (de septembro 2007) el:

  • John Wells, prezidanto,
  • Brian Moon, vicprezidanto,
  • Probal Dasgupta, vicprezidanto,
  • Renato Corsetti, sekretario.

Kiel direktoroj de sekcioj estis elektitaj:

  • Marc Bavant, Faka Lingvo
  • Jouko Lindstedt, Gramatiko
  • Bertilo Wennergren, Ĝenerala Vortaro
  • Marc Bavant, Kontrolado de lerniloj
  • Boris Kolker, Lingva Konsultejo
  • Humphrey Tonkin, Literaturo
  • Probal Dasgupta, Prononco
  • Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE
  1. AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967 Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9 Mallonga historio de la lingvaj instituciojhttp://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/historio.html

Ekstera ligilo Edit

·  Retejo de la Akademio de Esperanto
·  Konsultejo de la Akademio
·  Vortaro de la Akademioan:Akademio de Esperanto

br:Akademio de Esperanto ca:Acadèmia d'Esperanto cs:Akademie esperanta de:Akademio de Esperanto el:Ακαντέμιο ντε Εσπεράντο en:Akademio de Esperanto es:Akademio de Esperanto fi:Esperanto-akatemia fr:Akademio de Esperanto hr:Akademio de Esperanto it:Akademio de Esperanto ja:アカデミーオ・デ・エスペラント mwl:Academie de Speranto nl:Akademio de Esperanto no:Akademio de Esperanto pl:Akademio de Esperanto pt:Academia de Esperanto ru:Академия эсперанто sr:Академија за есперанто zh:世界语学院

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki