Fandom

Esperanto

Adam Zakrzewski

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Adam Zakrzewski
Dato de naskiĝo 1856
Loko de naskiĝo 20px Podola gubernio, Rusia Imperio
Dato de morto 1-an de novembro 1921
Loko de morto 20px Varsovio, Pollando
Nacieco polo

Adam ZAKRZEWSKI (Zakŝevski) (naskiĝis je 1856 en Podola gubernio, Rusio, mortis 1-an de novembro 1921 en Varsovio), polo, scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l' statistika sekcio ĉe l' Varsovia Magistrato. Li verkis pseŭdonome kiel Z. ADAM.

Li finis la fizikmatematikan fakultaton de la Peterburga Universitato. Unue li studis Volapükon. Pri Esperanto li okupis sin ŝajne jam en 1894. Poste li studis ankaŭ aliajn lingvoprojektojn, eĉ kreis en 1896 "Lingva International" - memstaran planlingvon. Fine li revenis al Esperanto, partoprenis la l-an UK-n kaj de tiu tempo li dediĉis al ĝi sian tutan vivon diversmaniere kontribuante al la evoluigo de la lingvo kaj movado. Li mortis en 1921 pro aŭtomobil-akcidento.

Li verkis multajn librojn, kunlaboris pri la pola "Granda Enciklopedio", ktp.; apartenis al la unua Varsovia ES kaj en 1908 estis kunfondito de PES. Li verkis valorajn artikolojn pri Esperanto por gravaj polaj ĵurnaloj kaj fervore kunlaboris ankaŭ por la Esperanta gazetaro. Speciale frapantaj per multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj Idon, Antidon kaj aliajn reformprojektojn. La unua li tuŝis la demandon "Pri transskribo de propraj vortoj." Li verkis profundan gramatikon kun sintakso kaj estis aktiva membro de la Lingva Komitato.

Entute li verkis 15 broŝur- kaj libroformajn publikaĵojn, en la lingvoj pola, franca kaj Esperanto, 29 artikolojn kaj teoriajn studojn en Esperanto, kaj 15 seriozajn artikolojn pollingvajn pri Esperanto kaj pri Esperanto en komparo kun aliaj planlingvoj.

VerkojEdit

  • Historio de Esperanto. 1887-1912. (1913, 144 p.) - ĉefpremio en speciala konkurso de la organiza komitato de la 7-a UK.
  • Lingvo Internacia: Historio. Kritiko. Konkludoj. (studverko, 1905, pollingve, 151 p.)
  • Esperanto en sia unua jardudeko 1887-1908. (1909)

ArtikolojEdit

  • Pri transskribo de propraj nomoj en Esperanto (1909)
  • Pri nomoj de sciencoj (1912)
  • Pri nomoj de landoj (1912)


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).


it: Adam Zakrzewski

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki