Fandom

Esperanto

Aĥilo Tellini

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

EdE-T

Achille TELLINI, Esperantigita Aĥilo TELLINI, naskiĝis la 25-an de februaro 1866 en Udine, tie mortis 1938, estis itala naturisto kaj geologo, doktoriĝita en natursciencoj, Esperanto-pioniro kaj -vortaristo en Italio, membro de la Lingva Komitato.

Tellini estis Esperantisto de 1901. Li estis korespondanto de la Akademio por ladina lingvo kaj verkis la unuan kaj ĝis hodiaŭ solan "Radikaron Esperanto-Friula-Ladina" (1922). Komitatano de UEA ĝis kiam la registaro malpermesis aparteni al internaciaj institucioj. Antaŭ la unua mondmilito li faris centojn da propagandaj paroloj en Venecio kaj en la Provinco Emilio-Romanjo kaj kelkajn dekojn da rapidaj kursoj. En 1912 li fondis la Italan Katedron de Esperanto. Dum la dummilita neŭtraleco de Italio li peradis la korespondadon inter la militkaptitoj, internigitoj kaj iliaj familioj. Li tradukis verkojn de Silvio Pellico, Giovanni Rajberti kaj Ippolito Nievo, kompilis gvidlibron de Ravenna, gramatikon kaj sintakson de Esperanto, plenan Esperanto-italan vortaron (1931, 1959, 1973). En 1934 jam estis preta por publikigo kolekto de pli ol 1500 popolkantoj (parte de li kolektitaj) de italaj slovenoj, kun interlinia traduko Esperanta. Ĉu ĝi aperis, estas nekonata.

Verkoj Edit

  • 1931: Vocabolario Completo Esperanto-Italiano. S. Vito al Tagliamento: A. Paolet, 1931, VIII, 509, [1] p. 8x6cm kun ĉ. 13.000 kapvortoj
  • 1959: Pliampleksigo de la vortaro de 1931 fare de Corrado Grazzini kun nun ĉ. 18.000 kapvortoj: Vocabolario Esperanto-Italiano con Suplemento. S. Vito al Tagliamento: A. Paolet, [1959] VIII, 509, 66p. 12x9cm. 2-a eld. Bologna 1973, VIII, 509, 66 p. 17x11 cm

Literaturo Edit

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Eksteraj ligiloj Edit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki