FANDOM


Ĵomart kaj Nataŝa
Ĵomart kaj Nataŝa kun filino Carina dum NR en Germanio
Ĵomart kaj Nataŝa kun filino Carina dum NR en Germanio
Bazaj informoj
Deveno 20px Ŝimkento, Kazaĥio
Ĝenroj romantika muziko
Instrumentoj gitaro, bekfluto
Aktivaj jaroj 1985 - nuntempo
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
TTT Ĵomart kaj Nataŝa
Membroj

Ĵomart
Nataŝa

Ĵomart kaj Nataŝa estas muzika duopo, kiu kantas en Esperanto melodian, foje romantikan, muzikon. La duopo kreiĝis en 1985 en Ŝimkento, Kazakstano kiam Ĵomart renkontis Nataŝa-n en lernejo kie li instruis Esperanton. Ili geedziĝis en 1991, kaj transloĝiĝis al Svedio, kie naskiĝis ilia filino en 1995. Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, kaj Nataŝa kantas kaj ludas fluton. La muziko de Ĵomart kaj Nataŝa stilas tiel popolmuziko kaj popmuziko.

Du malsamaj mondoj inspiris la belsonajn kantojn de Ĵomart kaj Nataŝa. La duo venas de antaŭa Sovetunio (Kazaĥio), sed loĝas ekde la komenco de la 90-aj jaroj en Stokholmo, Svedio.

Gitaro kaj bekfluto akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, partokantadon. Tiuj ĉi kantoj estas por vere aŭskulti. En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto. Dum koncertoj oni alstrebas silentan dialogon inter publiko kaj muzikistoj.

DiskaroEdit

  • Amu min (2003)
    1. Bonan vesperon
    2. Reva vojaĝo
    3. Ĝis
    4. Amata
    5. Pasis senzorga viv'
    6. Moskvo...
    7. Kiam mi revenos
    8. Min vokas iamo
    9. Romanso
    10. Stulta am'
    11. En nekutima krispa mond'
    12. Amu min
  • Valso por amikoj (1999)
    1. Amu min!|Amu min
    2. La ranetoj
    3. Ĉio venas de l' nenio
    4. Mi ĝuas
    5. Malgranda Miraklo|Malgranda miraklo
    6. Pasero
    7. Papago
    8. Filineto
    9. Mi perdis amikon
    10. Mi sopiras
    11. Fajrereto
    12. Valso por amikoj
  • Vinilkosmo-kompil' 1 (1995) - Ili kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto, nome: Papago.
  • Samarkand (1994)
  • Vi kuras de vi (1992)
    1. Saluton, mia amikino
    2. Pri gustoj oni ne diskutas
    3. Mi estas amata
    4. Ĉu hejmo..?
    5. Nokte
    6. Ni perdas unu alian (Ili kantas ĝin ankaŭ en albumo "Ĉu ne?" de Amplifiki, kie ĝi nomiĝas "Nur vi estas ŝanco mia".)
    7. Mi sopiras (Ili kantas ĝin ankaŭ en albumo "Ĉu ne?" de Amplifiki.)
    8. Vi kuras de vi
    9. Malgranda miraklo
    10. Nur unusolas en la mond'
    11. Mi ĉiam vin atendas
    12. Mi ne volas foriri
    13. Adiaŭ
  • Folioj de mia memoro (1990)
    1. Nia vivo
    2. Aŭskultu min
    3. Telefon'
    4. Vi kaj mi
    5. Frua mateno
    6. Kiel fartas vi?
    7. Nokto al la urbo falas
    8. Laciĝas tago
    9. Se estus mi pentristo
    10. Vojo?
    11. Via nomo
    12. Triptiko: Kiam mi restas sola; Mi apud fenestro sidas; Vagadi sencele
    13. Delonge vivas mi trankvile
    14. Vi telefonis
    15. Somera mondo
    16. Letero
    17. Ĉu estas senco renkontiĝi?
  • Debuto en eksterlando (1989)

Pliaj kantoj:

Ekstera ligiloEdit

it:Ĵomart kaj Nataŝa nl:Ĵomart kaj Nataŝa

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki